• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-14 18:33:37    
Pajlmantela gruo

cri

La pajlmantela gruo (Anthropoides virgo) el la ordo de cikonioformaj birdoj kaj familio de cikoniedoj fekundiĝas en Ŝinĝjang, Ningŝja, la Interna Mongolio, Ĝiilin kaj Hejlongĝjang kaj travintras en la provincoj de suda Ĉinio. ĝi fekundiĝas ankaŭ en Ukrajno kaj Siberio kaj travintras en Afriko kaj Hindio. Ĝi estas la plej malgranda el la gruoj, kun longeco de ĉirkaŭ naŭdek sep centimetroj, kaj pezeco de malpli ol dudek tri kilogramoj. Ĝi havas grizan koloron sur la tuta korpo, malhelgrizan sur la kolo, kun longaj blankaj plumtufoj ĉe la oreloj. La longaj griznigraj plumoj sur la brusto kaj internaj duagradaj flugplumoj havas formon de pajla plumantelo, tial oni nomas ĝin pajlmantela gruo.

La pajlmantelaj gruoj flugas al la fekundiĝejoj en rekta linio aŭ en V-formo en la mezo de marto kaj ofte vivas kune kun ordinaraj gruoj. Ili krias akre. Ili aktivadas grupete sur vastaj herbejoj aŭ en fragmitejoj. Matene kaj vespere ili kolektiĝas ronde sur herbejo, iam en du aŭ tri vicoj. Kelkaj el ili eniras en la ciklon kaj "ekdancas". Ili, kun hirtigitaj brustplumoj, disetenditaj flugiloj kaj rektigita kolo, saltas, kapbalanciĝas kaj krias trumpete. Kiam ili ĉesas danci, kelkaj aliaj tuj anstataŭas ilin, tial la dancado daŭras senĉese. Ili forflugas ĉielen en aroj tuj post sekskuniĝo. En la meza aŭ lasta tagdeko de aprilo ili aktivadas en paroj. Ili demetas ovojn inter la mezo de majo kaj la unua tagdeko de junio. Estas interese, ke ili ne konstruas neston, sed demetas ovojn sur salalkala terpeco, ĉirkaŭ kiu kreskas maldensaj fragmitoj, herboj, absintoj kaj fabplantoj. La birdino ellasas kutime du ovojn, kiujn kovas la virbirdo kaj birdino alterne dum dudek ok tagoj. La eloviĝintaj idoj, tutkorpe kovritaj de lanugoj, kreskas rapide kaj pezas po pli ol mil sescent gramojn post nur kvardek tagoj. En la fino de aŭtuno ili flugas suden kune kun siaj gepatroj por tie travintri.

La ordinara gruo el la ordo de cikonioformaj birdoj kaj familio de cikoniedoj fekundiĝas en okcidenta Ŝinĝiang kaj norda Hejlongĝjang kaj travintras sude de Jangzi-rivero kaj en Hajnan-insulo en Ĉinio. ĝi troveblas ankaŭ en Eŭropo, Azio kaj norda Afriko. Ĝi havas mezgrandan korpon kun longeco de ĉirkaŭ unu metroj kaj pezeco de kvin kilogramoj. Ĝia korpo ĉefe estas griza, la nuda parto de la verto estas vermiljona kun maldensaj nigraj mallongaj plumoj, la vango kaj kolflankoj grizblankaj kaj la antaŭa kaj malantaŭa partoj de la kolo griznigraj. La maskla kaj femala birdoj estas samkoloraj. La virbirdo estas rekonebla per ruĝbrunaj irisoj kaj la birdino per orflavaj irisoj.