• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-15 17:10:57    
EU decidis alpreni rimedojn por plifortigi preventadon kontraŭ birda gripo

cri
La 14-an de oktobro la Eŭropa Konstanta Komisiono pri Nutraĵa Ĉeno kaj Faŭna Sano faris decidon, kiu postulas diversajn membrojn de EU alpreni serion da rimedoj por plifortigi preventadon kontraŭ birda gripo.

Post kiam oni trovis epidemion de la birda gripo en Rumanio kaj Turkio, la Eŭropa Konstanta Komisiono pri Nutraĵa Ĉeno kaj Faŭna Sano okazigis 2-tagan urĝan konferencon ekde la 13-a de oktobro en Bruselo por diskuti pri la serioza situacio, kiun EU alfrontas. Ĉeestantoj de la konferenco unuanime konsentis postuli, ke diversaj membroj de EU faru taksadon pri la danĝereco de viruso de la tipo H5N1, altpatogena en bredaj regionoj de birdoj, kaj samtempe alprenu taŭgajn rimedojn por preventi kontakton inter sovaĝaj bestoj kaj korbirdoj.