• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-16 17:05:00    
Fermiĝis la 7-a Konferenco de Financaj Ministroj kaj Estroj de Centraj Bankoj de Grupo 20

cri

La 16-an de oktobro en Xianghe, Hebei-provinco, fermiĝis la 7-a Konferenco de Financaj Ministroj kaj Estroj de Centraj Bankoj de Grupo 20.

Ĉina financa ministro Jin Renqing diris, ke en la konferenco, oni profunde diskutis pri gravaj tutmondaj ekonomiaj problemoj. Partoprenantaj landoj unuvoĉe konsentis apliki necesajn financan, monan kaj kurzan politikojn por laŭpaŝe solvi malekvilibron de ekonomia evoluado kaj mildigi danĝeron. Tiuj landoj ankaŭ konsentis plifortigi kunlaboron, antaŭenpuŝi komercan liberigon, bati protektismon kaj liveri specialan trakton al evoluantaj landoj. Cetere ili ankaŭ montris reformadan direkton de internaciaj financaj institucioj, kiaj Monda Banko kaj Internacia Mona Fonduso.

Laŭ komuna komuniko publikigita post fermiĝo de la konferenco, Grupo 20 plifortigos kunlaboron por respondi al la nuna alta petrola prezo kaj probable kaŭzota nestabileco de la monda ekonomio.

Laŭ konigo, la 8-a 2006a-jara Konferenco de Financaj Ministroj kaj Estroj de Centraj Bankoj de Grupo 20 okazos en Aŭstralio.