• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-16 17:05:31    
Internacia financa rondo alte taksis novan porpledon elmetitan de Hu Jintao por antaŭenpuŝi ekvilibran evoluadon de la monda ekonomio

cri

La 15-an de oktobro, en ministro-nivela konferenco de Grupo 20, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao elmetis kvar porpledojn pri antaŭenpuŝo de ekvilibra kaj enorda evoluado de la monda ekonomio. La porpledoj estas alte taksataj de personoj el la ĉina kaj internacia financaj rondoj en la konferenco.

Prezidanto de Internacia Mona Fonduso Rodrigo Rato Figaredo diris, ke tio manifestas, ke Ĉinio ludas pli kaj pli pozitivan rolon en tutmonda makroskopa ekonomia kaj financa kunlaboro. Li esprimis, ke por solvi malekvilibron de la monda ekonomio, kunlaboro inter evoluantaj landoj, novtip-ekonomiaj landoj kaj evoluintaj landoj sendube estas nemankigebla.

Ankaŭ estro de Monda Banko Paul Wolfowitz, kiu unuafoje faras viziton al Ĉinio, laŭdis la porpledojn elmetitajn de Hu Jintao.