La 15-an ĉi-monate, pakistana ĉefministro Shaukat Aziz diris, ke la rekonstruado de la plagiaj regionoj de Pakistano eble bezonos 5 miliardojn da usonaj dolaroj kaj bezonos dek jarojn.
Aziz esprimis, ke la forta tertremo kaǔzis morton de 38 mil personoj kaj vundon de pli ol 60 miloj da personoj. Por akordigi la urĝsavan kaj rekonstruan laborojn, la pakistana registaro decidis fondi posttertreman rekonstruan buroon, konsistantan el reprezentantoj de diversaj flankoj.
En la sama tago, pakistana prezidento Musharaf esprimis, ke la pakistana registaro laǔeble kondukos la rekonstruan laboron. Laǔ pakistana eksterafera ministro, Pakistano dankas al la internacia socio pro la helpo kaj subteno.
|