• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-17 14:30:05    
Industrio de energio ludas gravan rolon en la ekonomia disvolviĝo de Xinjiang (2)

cri

Krome, ekspluatado de energio ankaŭ rapidigis urbanizadan precezon de Xinjiang, pro tio aro da urboj fondiĝis, interalie 9 urboj estas konstruitaj pro ekspluatado de petrolo. La urbo Karamaj, troviĝanta en la norda parto de Xinjiang, estas konstruita sur Gobio, ties nomo originis el Petrolkampo de Karamaj, la unua petrolkampo, fondita post naskiĝo de la nova Ĉinio. Post 50-jara disvolviĝo la petrolkampo jam fariĝis la plej granda petrolkampo en la nordokcidenta parto de Ĉinio. En la pasintaj 50 jaroj la petrolkampo produktis pli ol 220 milionojn da tunoj de nafto. Sinjoro Zhao Wusheng, vicurbestro de la urbo Karamaj, diris al raportisto, ke la urbo havas pli ol 300 mil loĝantojn, kies profesioj plejparte koncernas la petrolan industrion, kiu impulsis disvolviĝon de tiu ĉi urbo. Li diris, "La ekonomio de tiu ĉi urbo konsistas ĉefe el petrola, petrolkemia kaj koncernaj entreprenoj. En la lasta jaro la enlanda totala produktvaloro de nia urbo estis 29,6 miliardoj da juanoj, interalie la aldona valoro de petrola, petrolkemia kaj koncernaj entreprenoj okupis pli ol 85%."

Por levi la nivelon de petrola kaj petrolkemia industrioj de Xinjiang kaj akceli disvolviĝon de la loka ekonomio, en la komenco de la kuranta jaro la ĉina registaro refoje investis pli ol 26 miliardojn da juanoj, per kiuj oni komencis konstrui la plej grandan petrolkemian programon de Ĉinio en la distrikto Dushanzi de la urbo Karamaj. Laŭ informo, post kiam tiuj ĉi programo finkonstruiĝos en la jaro 2008, ĉiujare ĝi povos rafini 10 milionojn da tunoj de petrolo kaj produkti 1,2 milionon da tunoj de etileno. Laŭ prognozo tiu ĉi programo ĉiujare realigos profiton kaj imposton de 10 miliardoj da juanoj.

Laŭ kutima juĝado, kie estas petrolrafinejo, tie estas serioza medipolucio. Tamen kiam raportisto venis al petrolrafinejo de la distrikto Dushanzi por intervjuo, li trovis bonan medion tie. Sinjoro Bai Jichen, estro de la manaĝera oficejo de la rafinejo, diris al raportisto, ke antaŭe en produktado la ellasa gaso kaj malpura akvo detruis ĉirkaŭan medion pro manko de trakta kapablo, tamen post granda asignado en mediprotektado kaj teknologia renovigo nun oni jam solvis tiun ĉi problemon.

En intervjuo raportisto informiĝis, ke nun Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono rapidigas ekspluatadon kaj utiligon de petrolo, naturgaso kaj aliaj profitfontoj. Laŭ prognozo, en la jaro 2010 la nafta produktkvanto de la regiono atingos 30 milionojn da tunoj kaj tiu de naturgaso 18 miliardojn da kubmetroj. Tiam la regiono fariĝos unu el ĉefaj bazlokoj de energio en Ĉinio, kaj pli evidentiĝos la rolo de la industrio de energio en disvolviĝo de la lokaj socio kaj ekonomio.