• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-17 19:37:32    
Iom pri Hart Centron de Arto

cri

En la jaro 2003, Zeng Xin establis sian Hart Centron de Arto en fama Sanlitun-strateto de drinkejoj. La centro rapide fariĝis "viva gazeto" de arto. La "viva gazeto" aludas tion, ke aktivadoj estas enhavoriĉaj, tuŝante diversajn artajn formojn. Poste Zeng Xin translokigis la centron al Dashanzi arta kvartalo, nordorienta Pekino. La kvartalo estas arta kvartalo kolektanta en si artan centron, galerion, artistan laborejon, projektan kompanion, afiŝan kompanion kaj drinkejon. Zeng Xin diris, ke tiea densa kultura etoso faciligis al ŝi disvolvi sisteman kaj skalan aktivadon. Ĉi tie ŝi ne nur plenforte akcelas novajn artajn formojn, kiaj ĉinaj privata filmo, prova dramo kaj improviza prezentado, sed ankaŭ funkciigis aktivadon atentantan arton, ekzemple Ĉina-Meksikian Kulturan Interfluan Monaton, --Ekspozicion de Internaciaj Mallongaj Filmoj, Semajnon de Francaj Privataj Filmoj kaj Ekspozicion de Dialogaj Dramoj de Franca Kultura Jaro.

Zeng Xin diris al la raportisto, ke en ŝia centro, en ĉiu monato projekciiĝas almenaŭ 2 ĉinaj filmoj, ĉar ŝi volas tion, ke pli multe da alilandanoj konu kaj komprenu ĉinajn privatajn reĝisorojn kaj iliajn filmojn. Nun Zeng Xin tenas bonajn kunlaborajn rilatojn kun pli ol 100 ĉinaj privataj filmistoj kaj publikigas ilian plej freŝan filmon en sia centro. Ŝi diris:

"Alilandaj spektantoj, precipe eŭropanoj havas kutimon, t.e. spekti 2-3 filmojn en kinejo. Post veno al Pekino, ili trovas tian filmon, kiu spegulas la ĉinan nunan staton."

Zeng Xin ankaŭ konstruas interfluan terenon por eniro de ĉinaj eminentaj sendependaj filmoj al la mondo. Nun ŝi tenas kompaktan kontakton kun kulturaj sekcioj de kelkaj alilandaj ambasadorejoj en Ĉinio kaj multaj organizaj komitatoj de flima festivado, per tiuj institucioj, venas al la arta centro de Zeng Xin por trovi riĉfonto. Zeng Xin diris:

"Multaj ĉinaj reĝisoroj malsereniĝas pri kapitalo kaj disvastigo de sia filmo. Mi volas kolekti bonŝancon por ili, ekzemple mi iom post iom havas kontakton kun alilanda fonduso kaj alilanda filma festivalo, per tiuj institucioj, venas al la arta centro de Zeng Xin por trovi riĉfonton. Zeng xin diris:

"Multaj ĉinaj reĝisoroj malsereniĝas pri kapitalo kaj disvastigo de sia filmo. Mi volas kolekti bonŝancojn por ili, ekzemple mi iom post iom havas kontakton kun alilanda fonduso kaj alilanda filma festivalo, do tiuj bonŝancoj povos rekte interligi kun ĉiuj reĝisoroj kaj iliaj filmoj povos esti spektataj de pli multaj homoj."