• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-17 19:38:05    
Xinjiang-aj kamparanoj rapide suriris riĉigan vojon (2)

cri
En Xinjiang, nemalmultaj homoj metis esperon pri riĉigo en bredado same kiel kamparaj paŝistoj de la vilaĝo Pahataikeli, eĉ iuj urbanoj estis altiritaj al la kamparo por bredi bovojn aŭ ŝafojn. S-ro Zheng Xiang estas unu el tiuj novaj kamparanoj el la urbo. Antaŭ emeritiĝo, s-ro Zheng Xiang laboris en lernejo de Urumĉio, ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, post la emeritiĝo, li aŭdis, ke en la Changji Hui-nacieca Aŭtonoma Regiono ĉirkaŭ Urumĉio, iu prilabora entrepreno de bovina lakto konstruis iujn bovbredajn instalaĵojn, kiuj estas senpage liverataj al la homoj, kiuj volas bredi bovinojn, tiel li venis al Changji kune kun sia edzino.  

"En tiu momento, mi pensis, ke estas pli facile gajni monon en la kamparo ol en la urbo. La politiko estas bona, ekzemple la kredito, la kompanio senpage liveras al vi bovŝedojn kaj garantias subskribi 20-jaran kontrakton kun vi, ĝenerale la plej granda malfacilo estas vendado de bovinoj, se tio estas solvita, ne ekzistas problemo."

Antaŭ du jaroj, s-ro Zheng kolektis kelkcent milojn da juanoj de renminbi kaj aĉetis pli ol 20 bovinojn kaj tiam komenciĝis lia nova riĉiga vivo per vendado de bovino. Nun li posedas pli ol 60 bovinojn kaj la pomonata enspezo proksimiĝas al dekmil juanoj de renminbi. Ĉijare li planas plu aĉeti dekojn da bovinoj.

Same kiel s-ro Zheng, multaj lokanoj de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono rimarkis, ke fakte ankaŭ tradiciaj kultivado kaj bredado povas alporti multe da mono en Xinjiang, oni eĉ povas riĉiĝi per terkulturado. Kotono estas ĉefa agrikultura planto de Xinjiang, dank' al sufiĉaj lumo kaj varmo, la kotono de Xinjiang havas ne nur bonan kvaliton, sed ankaŭ altan produktkvanton. De multaj jaroj, la kotona produktkvanto de Xinjiang ĉiam okupas la unuan lokon de la lando, tiel kotono estas unu el ĉefaj enspezaj fontoj de xinjiang-aj kamparanoj. Nun la enspezo de kotona plantado okupas 40% de pokapa enspezo de kamparanoj de la tuta aŭtonoma regiono. Tiel lokanoj pli kaj pli atentas kotonon kaj nomis la industrion rilatan al kotono kiel "blankan industrion".

Fakte, la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono ankaŭ subtenas grandajn entreprenojn investi en agrikulturo. Ĉar tiuj grandskalaj agrikulturaj entreprenoj ludas grandan antaŭenpuŝan rolon al reguligo de la tuta agrikultura strukturo de Xinjiang, kaj povas iniciati malkoncentrajn kamparanojn produkti kun pli defitiniva celo. Laŭ konigo, nun la nombro de grandaj agrikulturaj entreprenoj de Xinjiang atingis 100, profitintaj kamparanoj superis milionon kaj 500 milojn.