• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-18 11:02:33    
Ruĝbruna rajo

cri

La ruĝbruna rajo (Dasyatis akajei) el la ordo de plagiostomoj kaj familio de rejedoj videblas en riveroj kaj lagoj en sudokcidenta Gŭangŝji de Ĉinio. ĝi hvas platan kaj romboforman korpon, kies larĝeco egalas trionon de ĝia totala longeco. Ĝia vosto plata kaj larĝa en la antaŭa parto kaj maldika en la malantaŭa parto estas duoble longa kiel ĝia korpo, kun venenaj segilformaj dornoj. Ĝi havas buŝeton sur la abdomeno, kun plataj dentetoj. Ĝiaj okuletoj estas iom elstaraj kun paro da akvoeniraj truoj malantaŭ si. La ido estas glata sen akvamoj. La matura fiŝo havas trion da tuberaj dornoj de sia malantaŭa kapo ĝis vostaj dornoj, kaj naĝilojn ĉe la abdomeno. Ĝi estas ruĝbruna.

La supre menciita specio estas unusola dolĉakva plagiostoma fiŝo de Ĉinio. Ĝi pezas unu ĝis unu kaj duono kilogramojn, maksimume dudek kilogramojn. Ĝi ofte sin kaŝas en akvofundo kaj moviĝas malrapide. Sen veziketo kaj pulmoj, ĝi havas kvin branktruojn. Ĝi nutras sin per malgrandaj fiŝoj, salikokoj kaj akvaj vermoj. Interesa estas ĝia kaptado de nutraĵo: Ĝi subite sin levas por ke ĉirkaŭaj fiŝoj kaj salikokoj kolektiĝu sub ĝian korpon laŭ la akvofluo, poste ĝi rapide malleviĝas por mortpremi la fiŝojn kaj salikokojn. Ĝi naskas ĉiufoje sep ĝis ok fiŝidojn. Post sia naskiĝo la idoj sin alkroĉas al la brusto de la patrino kaj sendepende vivas nur post kiam ili plenkreskas.

Frue en Song-dinastio de Ĉinio jam estis registro pri produktado de tia fiŝo en Gŭangŝji. En 1962 ĉina anatomo pri fiŝo konstatis, ke dolĉakva kaj mara ruĝbrunaj rajoj apartenas al la sama speco. Sed kial la du fratoj vivas aparte? En la lastaj jaroj geologoj solvis la problemon: Pro terkrusta ŝanĝiĝo tiaj fiŝoj vivantaj en la riveroj Mingĝjang kaj Zŭoĝjang de Gŭangŝji ne povis reveni al maro kaj fariĝis nova specio post longa tempo.

La fasciato el la ordo de faciatuloj kaj familio de kotidedoj vivas en la proksima maro de Bohaj-golfo ĝis Ŝjamen de Ĉinio, kaj estas la plej famaj tiuj, kiuj vivas en Songĝiang-rivero. Ĝi estas videbla ankaŭ ĉe la marbordoj de Koreio, Japanio kaj Filipinoj. Ĝi kun longeco de dudek du ĝis dudek kvar centimetroj havas grizbrunan koloron sur la dorso kaj dorsflanko de la kapo, brunajn makuletojn sur la dorso, kapo kaj naĝiloj kaj du oranĝkolorajn striojn sur ĉiu brankmembranoj.