• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-18 17:49:15    
Ĉinio volas plifortigi interfluon kaj kunlaboron kun Monda Banko

cri

La 18-an de oktobro en Pekino, ĉina vicĉefministro Hui Liangyu intervidiĝis kun estro de la Monda Banko Paul Wolfowitz kaj esprimis, ke Ĉinio volas plifortigi interfluon kaj kunlaboron kun Monda Banko.

Nome de la ĉina registaro, Hui Liangyu esprimis gratulon, ke la ĉina Financa Ministerio kaj la Monda Banko kune okazigis internacian simpozion pri kovro de publika financo al kamparo. Li sufiĉe aprobis reciproke utilan kunlaboron inter Ĉinio kaj la Monda Banko en pasintaj 25 jaroj, alte taksis pozitivan rolon de la Monda Banko kaj aliaj internaciaj organizoj en akcelo de kampara disvolviĝo de Ĉinio kaj helpado al malriĉuloj kaj esperas pluapaŝe plifortigi interfluon kaj kunlaboron inter la du flankoj en tiuj kampoj.

Wolfowitz esprimis, ke helpado al malriĉuloj de Ĉinio akiris monde atentatan atingon kaj akumulis bonajn spertojn por la internacia helpa afero al malriĉuloj.