• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-19 09:00:38    
Ĉarma kongres-urbo de 58-a IFEF-Kongreso en 2006

cri
Ŝanhajo situas en la mezo de la orienta marborda linio de Ĉinio, ĉe la enfluejo de Yangzi-rivero, la plej longa rivero en la orienta Azio. Ŝanhajo havas mildan kaj humidan klimaton kun klara diferenco en la kvar sezonoj. En majo la temperaturo estas ĉirkaŭ 25 celsiusaj gradoj. Ŝanhajo areas je 6 340 kvadrataj kilometroj kaj posedas 16 milionojn da loĝantoj.

Ŝanhajo estis lulilo de Esperanto-movado en Ĉinio. En la komenco de la pasinta jarcento, Esperanto jam estis enkondukita en Ŝanhajon. En la jaro 1908, fondiĝis la plej frua Esperanta organizo en Ĉinio – la Ŝanhaja Esperanto-Asocio. Poste stariĝis unu post alia Esperanto-organizoj en aliaj lokoj de nia lando. La Ŝanhaja Esperanto-Asocio kulturis nemalmultajn eminentajn esperantistojn de diversaj lokoj de Ĉinio. Multaj esperantisto-pioniroj, kiel Hujucz kaj Bakin siatempe kontribue laboris en la Ŝanhaja Esperanto-Asocio por la ĉina Esperanto-movado.

La nuna Ŝanhaja Esperanto-Asocio refondiĝis en la jaro 1982. Pli ol 7 mil homoj lernis Esperanton en universitatoj kaj diversaj Esperanto-kursoj okazigitaj de la asocio. Kiel internacia urbo, Ŝanhajo ĉiujare akceptas pli kaj pli multajn fremdlandajn esperantistojn por turismo, komerco kaj scienca, teknika kaj kultura interfluoj.

Ŝanhajo estas la plej granda ekonomia, financa, komerca kaj navigacia centro de Ĉinio. La financa enspezo de Ŝanhajo en la jaro 2004 atingis 111, 97 miliardojn da juanoj.

Ŝanhajo ludas tre gravan rolon en la ekonomio de Ĉinio. Tie estas metalurgia industrio, maŝinfabrikado, ŝipkonstruado, kemi-industrio, elektronika industrio, mezurila industrio, tekstila kaj aliaj malpezaj industrioj kaj potenca oceana transportado. Nun oni energie disvolvas la novan distrikton Pudong, kiu situas trans Huangpu-rivero trafluanta la urbon. La ĝenerala celo de Pudong estas: konstrui la distrikton en komplete apertan, multfunkcian kaj modernan novan distrikton mondnivelan en dekoj da jaroj, kaj meti la bazon por konstrui Ŝanhajon en internacian ekonomian, financan kaj komercan centron.