• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-19 15:25:12    
(foto)Inaŭguriĝis 7-a Ŝanhaja Internacia Arta Festivalo de Ĉinio

cri

La 18-an de oktobro, inaŭguriĝis en Ŝanhajo la 7-a Ŝanhaja Internacia Arta Festo de Ĉinio. Ĝi daŭros unu monaton. En la inaŭguro la artistoj de Ĉinio kaj Aŭstralio kune prezentis grandskalan originalan dancan dramon "Hua Mulan".

Dum la arta festo, la artistoj venintaj de pli ol 60 landoj, ekzemple Aŭstralio, Egiptio, Germanio kaj Usono, prezentos 45 programerojn, inkluzive de dancaj dramoj, simfonioj, baletoj kaj ĉinaj lokaj operoj. Inter ili estas mondfamaj artaj grupoj, ekzemple Berlina Filharmonio, Cincinnati Populara Orkestro kaj Egipta Kaira Opera Baleta Aktoraro.

Ŝanhaja Internacia Arta Festo estis fondita en 1999. Nun ĝi estas fama arta festo en la mondo. En ĉi-jara arta festo, okazos ankaŭ ekspozicioj de skulptaĵoj, muzikaj instrumentoj, metiartaĵoj kaj internacia prezentada foiro.