• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-19 16:27:28    
Divolvo de ĉina kunhoma spacoflugo marŝis en novan stadion (foto)

cri

La 17-an de oktobro, post 5-taga flugo ĉirkaŭ la tero la ĉina kunhoma spacoŝipo Shenzhou n. 6 sukcese alteriĝis en la difinita loko, kaj la du kosmonaŭtoj kun rideto mansvingis al la bonvenigantoj, irinte el la revena kajuto. Tio markis, ke la dua ĉina kunhoma spacoflugo plene sukcesis kaj la ĉina spaciala teknologio plupaŝe antaŭen marŝis.

La spacoŝipo Shenzhou n. 6 estis lanĉita la 12-an de oktobro en Sputnika Lanĉo-Centro de Jiuquan. La spacoŝipo kunportis du ĉinajn kosmonaŭtojn. Sinjoro Hu Shixiang, ĝenerala vickomandanto de la ĉina kunhoma spacofluga programo, opiniis, ke plena sukceso de la spacoflugo de la ĉina kunhoma spacoŝipo Shenzhou n. 6 povas esti rigardata kiel perfekta premiero de la duapaŝa strategio de la ĉina kunhoma spacofluga programo. Li diris, "la ĉina kunhoma spacofluga programo dividis sin en 3 paŝojn. Ĉi-foje ni sendis du kosmonaŭtojn partopreni en la spacoflugo por ke ili eksploru la teknologion de plurtaga kaj plurhoma spacoflugo, tio estas la komenco de la dua paŝo."

Ĉinio ekpraktikis la kunhoman spacoflugan programon en la jaro 1992, tiam oni ellaboris la 3-paŝan strategian planon. Laŭ tiu ĉi plano, unue oni efektivigu la kunhoman spacoflugon, poste oni solvu la bazan teknologion pri plurtaga kaj plurhoma spacoflugo, paŝado de kosmonaŭtoj ekster la kajuto kaj spacoŝipa kluĉado, kaj fine oni konstruu spacan stacion longe zorgatan de laborantoj. Por realigi tiun ĉi revon Ĉinio entreprenis esplori kaj fari spacoŝipon kaj raketon, kaj komencis konstrui lanĉejon, alteriĝejon kaj monitoradan reton kaj trejni kosmonaŭtojn.

Post pli-ol-dekjara klopodo, antaŭ du jaroj Ĉinio sukcese lanĉis la spacoŝipon Shenzhou n. 5, kiu kun la unua ĉina kosmonaŭto flugis 21 horojn en la spaco, pro tio Ĉinio fariĝis la 3-a lando kiu povas sendepende efektivigi kunhoman spacoflugon post Rusio kaj Usono, tiam la ĉina kunhoma spacofluga programo finis sian unuan paŝon.

Du jarojn poste Ĉinio refoje sukcese praktikis kunhoman spacoflugon. Malsame al la antaŭa spacoflugo, ĉi-foje la spacoŝipo kunportis du kosmonaŭtojn, la flugo daŭris 5 tagojn, kaj la kosmonaŭtoj unuafoje faris eksperimentojn pri spaciala scienco.

Sinjoro Wang Yongzhi, ĉefa projektisto de la ĉina kunhoma spacofluga programo, esprimis, ke la 5-taga flugo ĉiuflanke ekzamenis la laborkapablon de la spacoŝipo. Fakto atestas, ke kvankam la ĉina kunhoma spacofluga programo komenciĝis plimalfrue je dekoj da jaroj kompare kun tiuj de Usono kaj Rusio, tamen teknologio de la ĉina kunhoma spacoŝipo jam atingis la mondan nivelon.

Laŭ diametro la spacoŝipo Shenzhou n. 6 estas la plej granda spacoŝipo en la mondo. Ĝi konsistas el propulsa, revena kaj orbita kajutoj kaj povas porti 3 kosmonaŭtojn. Dum la spacoflugo de la spacoŝipo Shenzhou n. 5 la kosmonaŭto restis nur en la revena kajuto, tamen dum la flugo de la spacoŝipo Shenzhou n. 6, demetinte spacoflugan kostumon, la du kosmonaŭtoj iris el la revena kajuto en la orbitan, faris sciencajn eksperimentojn kaj ripozis tie.

La raketo uzata por lanĉo de la spacoŝipo Shenzhou estas la raketo "Longa Marŝo la dua F", sendepende esplorita kaj farita de Ĉinio mem. Ĝi estas la plej peza, plej longa kaj strukture plej kompliksa raketo de Ĉinio. Gravaj sistemoj kaj ŝlosilaj partoj de tiu ĉi raketo aplikas rezervan teknologion, tio donis al la raketo duoblan garantion. Eventuale la ĉefa sistemo renkontus perturbon, oni tuj ŝanĝas ĝin al la rezerva sistemo kaj tiamaniere garantias normalan laboron de la spacoŝipo kaj sekuron de la kosmonaŭtoj.

En du jaroj Ĉinio sinsekve sukcese plenumis dufojan kunhoman spacoflugon, tio manifestas, ke la ĉina spaciala teknologio iom post iom maturiĝas. Precipe ĉi-foja spacoflugo de la kunhoma spacoŝipo Shenzhou n. 6 rivelis la plej altan teknikan nivelon de la ĉina kunhoma spacoflugo.