• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-19 16:42:36    
Ĉiujara investo de translandaj korporacioj al ĉina okcidento atingis 2 miliardojn da usonaj dolaroj

cri

Lastatempe en kunsido pri strategio de okcidenta investo de translandaj korporacioj, ĉina ministro pri komerco Bo Xilai diris, ke de la lastaj jaroj, translandaj korporacioj tago post tago pliigas investon al la ĉina okcidenta regiono, nun ĉiujara investa sumo povas atingi 2 miliardojn da usonaj dolaroj.

Bo Xilai diris, ke en la lastaj 27 jaroj de la ĉinaj reformado kaj malfermo, Ĉinio aktive utiligis eksteran kapitalon, vastigis malfermon kaj akcelis disvolvon, translandaj korporacioj kaj eksterkapitalaj entreprenoj faris pozitivan kontribuon al la disvolvo de la ĉina okcidento. En la lastaj jaroj, ĉiujara investo de translandaj korporacioj al la ĉina okcidento atingis preskaŭ 2 miliardojn da usonaj dolaroj kaj montris la tendencon de stabila altiĝo. En 2004 en la ĉina okcidento, oni instalis 1 915 novajn entreprenojn, investitajn per eksteraj kapitaloj, pli multe je preskaŭ 10% ol en la sama periodo de 2003. De januaro ĝis aŭgusto de la kuranta jaro, oni instalis pli ol 1 100 tiajn novajn entreprenojn.

Laŭ konigo, investo de translandaj korporacioj en la okcidento jam eniris en kampojn de loĝistiko, informa tekniko, komerco, financo kaj asekuro, akcelis strukturan plibonigon de okcidentaj industrioj, gvidis kaj formis dekojn da regionaj industriaj kolektaj bendoj, plibonigis la okcidentan investan medion kaj fortigis enkondukan forton de la okcidento por fremdlandaj investantoj.

La ĉina okcidenta regiono posedas grandan merkatan potencialan forton. En 2004, sumo de detala vendo de sociaj konsumaĵoj atingis preskaŭ 900 miliardojn da juanoj de renminbi, la kreska rapideco estas sama kun tiu de la oriento. En la fino de 2004, plasosaldo de loĝantoj en 12 okcidentaj provincoj atingis 21 000 miliardojn da juanoj de renminbi, nome 260 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 16% ol tiu en la sama periodo de 2003 kaj estis pli alta ol la tutlanda meznombra nivelo.

Cetere, provizado de energio en la okcidento estas sufiĉa.