• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-20 08:30:47    
Aiwu kaj lia verkado

CRI
Aiwu, origine nomata Tang Daogeng, naskiĝis en la gubernio Xinfen de la provinco Sichuan, 1904. En la juneco li longatempe vivis en naciminoritata regiono ĉe la limo inter Ĉinio kaj Birmo. Poste li migris en Birmon kaj Singapuron. Antaǔ la liberiĝo de Ĉinio li verkis ĉefe pri siaj travivaĵoj en vagabondado, esprimante mizeron kaj baraktadon de regataj popolanoj, laǔ stilo simpla kaj natura. Kaj li pli kaj pli lertiĝis en priskribado de sudaj pejzaĝoj. Liaj tiamaj ĉefaj verkoj estas novelaro kun la ĝenerala titolo "Suda Migrado" kaj romano "Monta Sovaĝo".
En 1952, Aiwu faris spertadon en Anshan-ferŝtala Kompanio dum unu kaj duona jaroj, por ekspluati novan kampon de la verkado. Ja sukcese. En 1957 publikiĝis romano "Centoharda Ŝtaligo", en 1958 novelaro "Nokta Reveno" plejparte spegulanta ŝanĝiĝon de spirita fizionomio de laboristoj kaj iliaj familianoj okaze de ekonomia konstruado en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento; en pluraj pecoj vivas novaj pejzaĝoj de la kamparo post la liberigo. Tiuj noveloj, kiaj estas "Nokta Reveno", "Nova Hejmo" kaj "Pluvo", estas vaste ŝatataj pro freŝa enhavo kaj originala esprimmaniero.
En 1961, li veturis al la suda provinco Yunnan. Akra kontrasto de la tempo antaǔ la liberiĝo kaj post ĝi meze de la landolima popolo inspiris lin al repriskribado de la sudaj pejzaĝoj. En 1964 aperis "Daǔrigo de Suda Migrado", "Ura Vilaĝo" kaj aliaj eminentaj verkoj.
La romano "Centoharda Ŝtaligo" estas bona verko spegulanta industrian konstruadon, esprimanta la vivadon de ferŝtalaj laboristoj kaj aǔdiganta rakontojn pri hardado kaj de ŝtalo kaj de homoj en la procezo de restarigo kaj vastigo de ferŝtala fabriko. Vasta la fono de la romano, en la periodo de restarigo de la nacia ekonomio. La aǔtoro atentis multaflankan bildigon de laborista vivo en produktado kaj vivbatalo. La ĉefa fadeno en la romano estas interna kontraǔdiro aperinta en konkurso pri rapida ŝtaligo inter laboristoj de la skipoj A kaj B kaj diurne alternaj por la Martin-fornego n. 9. Viglis ankaǔ klasa kontraǔdiro inter laboristaro kaj kontraǔrevoluciularo, am-intrigo inter junaj gelaboristoj kaj konflikto de fabrikaj gvidantoj kaj kadroj en la ideologio kaj stilo. Sterniĝis reto da kontraǔdiroj, per kiuj la aǔtoro varme prikantis malegoismon kaj aliajn eminentajn kvalitojn de avangardaj laboristoj, reprezentatajn de Qin Degui, kritikis nocan kutimon el individuismo kaj burokratismo kaj elmetis gravan teoremon pri tio, ke por prosperigi la patrolandon oni devas ne nur elfari grandan kvanton da ŝtallaminataĵoj, sed ankaǔ elhardi grandan nombron da altakvalitaj kapabluloj. Iru do "centoharda ŝtaligo" de la juna generacio de la laborista vicaro en fornego de la socialisma konstruado!
Kara samideano, morgaǔ ni daǔrigu la babilon!