• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-20 12:10:46    
Diversnaciecaj popolanoj de Xinjiang profitos de la projekto por kontrŭtertremo kaj loĝigo (1)

cri

Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, kiu troviĝas en nordokcidenta Ĉinio, estas tertremema loko. En la jaro 2003 okazis 61-foje 4-grada tertremo kaj 2-foje pli-ol-6-grada tertremo en la regiono. Interalie en februaro de tiu ĉi jaro okazis 6,8-grada tertremo en Kash, la suda regiono de Xinjiang, la tertremo detruis multajn loĝdomojn kaj kaŭzis grandan damaĝon. Por plibonigi loĝkondiĉon de la popolanoj en tiu ĉi tertremema regiono kaj redukti la damaĝon, komence de la lasta jaro Xinjiang praktikas la projekton por kontraŭtertremo kaj loĝigo. En la hodiaŭa programero mi rakontos al vi pri tiu ĉi projekto.

Septembro, la komenca aŭtuno, estas la sezono por lokaj popolanoj de Xinjiang por celebri riĉan rikolton. Pro bona rikolto de greno, Yakubu Rexiti, vilaĝano de la gubernio Jiashi de la subregiono Kash, planas aĉeti meblojn por sia nova domo. Li diris al raportisto, ke la nova loĝdomo estas konstruita monhelpite de la registaro.

"La registaro konstruigis tiun ĉi kontraŭtertreman domon, ĉar mi mem ne havas monon nek laboron. Nia familio konsistas el tri membroj, antaŭe ni loĝis en tre malgranda ĉambro, tamen ni nun posedas domon kun areo de pli ol 50 kvadrataj metroj."

38-jara Yakubu Rexiti diris al raportisto, ke dank' al la projekto, kiun la registaro ekpraktikis en la lasta jaro, la familio posedas novan loĝdomon. Li diris, ke la nova domo estas tre solida kaj bone rezistas kontraŭ tertremo, kaj ili ne timas plu pri tertremo kiel antaŭe. La antaŭa domo estis konstruita el tero, tial ĝi estis malfirma, kaj ĉiujare ili elspezis centojn da juanoj por ripari ĝin, tio vere alportis al la familio grandan ŝarĝon. La malnova domo finfine estis detruita de la granda tertremo okazinta antaŭ du jaroj. Nun Yakubu Rexiti estas tre kontenta pro la nova domo. Li diris al raportisto, ke nun krom terkulturado, li laboras ankaŭ kiel masonisto en la konstruado de kontraŭtertremaj loĝdomoj. Ĉi-jare la enspezo de la familio povos pliiĝi je pli ol 2 000 juanoj kompare kun tiu en la lasta jaro.

En la intervjuo raportisto informiĝis, ke nun en la vilaĝo, en kiu Yakubu Rexiti loĝas, ĉiuj familioj jam enloĝiĝis en sian firman kaj larĝan kontraŭtertreman domon. Sinjoro Abudu Kelimu Tuertian, respondeculo de tiu ĉi vilaĝo, diris al raportisto, "En tiu ĉi loko ofte okazas tertremo, kiu serioze detruis loĝdomojn de la vilaĝanoj. En la subtenoj de la centra kaj regiona registaroj kaj diversaj rondoj de la socio, ĉiuj familioj konstruis sian kontraŭsisman loĝdomon, kaj ankaŭ la produktado rapide disvolviĝas."