• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-20 15:27:18    
Iom pri 2005ajara Pingyao Internacia Ekspozicio de Fotoj

cri

En inaŭgura ceremonio de 2005ajara Pingyao Internacia Ekspozicio de Fotoj, etaj fotistoj vestitaj per ruĝaj fotaj veŝtoj kaŭzis atenton de la raportisto. Ili jen turnas objektivon al fotistoj, jen levis sin sur tabureton por serĉi vidindaĵon, jen fotas verkojn, kiuj plaĉas al ili. Samtempe ili estas atentataj de fotistoj kaj objektivoj ĉiam ĉirkaŭas ilin. Ili estas lernantoj de Chang'an Fotografia Espera Elementa Lernejo en Hougou-vilaĝo, Yuci-gubernio, Jinzhong-urbo. Ili gvidataj de instruistoj, veturis al Pingyao por partopreni en la ekspozicio. La ekspozicio ankaŭ speciale aranĝis eksponan lokon.

La vilaĝo Hougou troviĝas en leŭsa altebenaĵo kaj havas nur 248 homojn. En tiel fora loko, ekzistas profesia fotografia lernejo, tio kaŭzis scivolemon de la raportisto. Karaj aŭskultantoj, ni kune aŭskultu kion estrino de la lernejo sinjorino Zhang Linzhi diris pri tio.

"De la 18-a de julio en 2003, funkciis fotografia leciono en nia lernejo. Studentoj de Taiyuan Natur-scienca kaj Teknika Universitato donas instruadon al lernantoj en ĉiu semajnfino kaj ĉio ĉi tio estas senpaga. La instruado tuŝas fundamentan teorion kaj praktikadon kaj jam daŭras je tri jaroj. Tio estas la tria fojo por ni partopreni en la ekspozicio. Ĉi-foje 43 fotoj fare de lernantoj eksponiĝas."

"Mi nomiĝas Wang Wei kaj lernas fotografion je 2 jaroj." Wang Wei, kvina-klasa knabo prenas fotografilon kun memkontenteco.

"Ni ĉiuj lernas fotografion. Hodiaŭ mi jam plenumis unu rulfilmon." Alia knabo kontente diris al la raportisto: "Por mi 2 rulfilmoj estis uzitaj. Mi tre ŝatas foti antikvan urbeton. Fotante mi estas emociita."

Estrino Zhang Linzhi konigis al la raportisto, ke dank' al Pingyao Internacia Ekspozicio de Fotoj, homoj komencis konsideri riĉigon per fotografio. Antaŭ lerno de fotografio, geknaboj timis paroli kun nekonataj homoj. Kaj nun evidente ili ŝanĝiĝis.

Duan Hepeng estas studento de fakultato de fotografio de Taiyuan Natur-scienca kaj Teknika Universitato. En la pasintaj tri jaroj, li ĉiam akompanis geknabojn kaj faris instruadon. Parolante pri la spertaĵo, li diris al la raportisto"

"Vidante fotojn faritajn de tiuj geknaboj, mi sentas min ĝoja kaj trankvila. Fakte ni povas nin ekzerci en la instruado. Ni estas studentoj kaj servas kiel instruistoj, ni portas sur ni devon. Ĉiufoje ni devas bicikli je 2 horoj por atingi la lernejon, iam renkontis pluvegon kaj ni neŝanceliĝas. Ni kune kun geknaboj lernas kaj progresas kaj per fotiloj, notas ŝanĝon de hejmloko."

Estrino Zhang Linzhi havas pli grandan esperon al tiuj geknaboj. Ŝi diris:

"Mi esperas, ke ĉiuj geknaboj povos enmanigi fundamentan fotografiajn teorion kaj teknikon kaj surbaze de tio, kelkaj el ili fariĝos fotistoj."

Nun ne nur geknaboj, sed ankaŭ iliaj gepatroj aliĝas al tio. En la pasinta jaro, en la vilaĝo fondiĝis societo de fotistoj kaj membroj estas geknaboj kaj iliaj gepatroj.