• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-20 19:19:10    
Antikva kaj Nova urbeto Pingyao (1)

cri

Ĉijare okazis la 5-a Internacia Ekspozicio de Fotoj en la urbeto Pingyao de la provinco Shanxi de nordokcidenta Ĉinio, en la festivalo ne mankis ĵurnalistoj, precipe fotografiaj ĵurnalistoj. Ili fidele notis ĉiujn ŝanĝiĝojn alportitajn de la internacia ekspozicio al la urbo dum lastaj kvin jaroj. Ĉijare, fotografia ĵurnalisto s-ro Li Jiangtao de pekina ĵurnalo "Yule Xinbao" trifoje partoprenis kaj faris intervjuon pri la Internacia Ekspozicio de Fotoj. Parolante pri la festivalo, li multe palpsentis kaj diris al la raportisto:

"Kiam mi fotis, mi ĉiam pensis, kion miaj legantoj volas vidi en la fotografia ekspozicio de Pingyao, kion la ekspozicio povas doni al la urbo Pingyao? Fakte unuflanke la festivalo kondukis tiun malgrandan kaj fermitan urbon al la prospera kaj ŝanĝiĝema mondo, kun plej rektaj fotoj, la loĝantoj ĉi tie povas tre intuicie koni ŝanĝiĝon de la tuta socio kaj la tuta mondo. Aliflanke per la festivalo, lokanoj de Pingyao pli rekte, vaste kaj precize konis la komercan socion kaj la merkatan ekonomion."

En la pasinteco, Pingyao estis malklera urbeto, ĝuste pro tio ĝi konservas kompletan antikvan aspekton. Post okazigo de la Internacia Ekspozicio de Fotoj, ĉinaj kaj fremdlandaj fotografistoj alportis multajn bildojn al la urbeto, pri novaĵoj, pri arto, pri homfiguro, pri pejzaĝo, ktp. Tio alportis ideologian impulson al la lokanoj. Ankaŭ maljunaj pingyao-anoj eklernis akcepti kaj kompreni iujn sociajn fenomenojn.

En la intervjuo, Li Jiangtao rimarkis, ke ankaŭ multaj lokanoj de Pingyao, inkluzive de iuj maljunuloj, tre interesiĝas pri vizito al diversaj fotografiaj ekspozicioj, kompreneble ankaŭ al ekspozicio de homkorpaj fotoj. Kvankam ili ofte estas hontemaj, kun kapo klinita. S-ro Li rakontis al la raportisto pri siaj fotoj: du maljunulinoj de la urbeto Pingyao kune vizitis la ekspozicion de arta fotografado de homkorpo, la fotoj altiris ilin, tamen ili sentis pudoron rekte rigardi tiujn fotojn antaŭ ĉiuj, tial unu el ili trenis la alian por foriri, sed la alia volis resti, do imagu la scenon: unu volas foriri sed ne povas, la alia volas resti sed iom hontas. Tamen tio ne ĝenas, ke ambaŭ fiksu la rigardon en la fotoj. La lenso de Li Jiangtao ĝuste notis tiun momenton. Poste li gajnis premion per tiu foto.

S-ro Wang Wenhui estas ĵurnalisto de la loka ĵurnalo kaj ankaŭ amatoro de fotografado. Ĉifoje li vizitis la ekspozicion kune kun sia filo, esperante, ke la knabo povos sperti etoson. Li diris:

"Ĉifoja ekspozicio de fotoj estas enhavoriĉa, ĝi ankaŭ eksponis iujn apartajn kaj karakterajn fotojn. Kiam ni vizitis la ekspozicion de arta fotografado de homkorpo, mia filo demandis, kial tiuj homoj montris la plej kaŝitan parton de la homkorpo al aliaj? Mi diris al li, ke pere de nuda korpo, la arta fotografado de homkorpo povas montri figuron de la homkorpo, temperamenton kaj harmonion de la homoj kun la naturo. Tio estas la plej natura esprimo, sed ne intenca ekshibicio. Fotografado estas neesprimebla per lingvo, ĝi estas arto de lumo kaj ombro. Mi volas lasi mian filon sperti, kio estas efiko de tiuj verkoj, kaj tiumaniere vekiĝos lia intereso."

Krom tio, la Internacia Ekspozicio de Fotoj alportis al la urbeto Pingyao ankaŭ senprecedencan prosperon de komerco, dank' al la ekspozicio, la lokanoj profunde komprenis la koncepton pri merkata ekonomio kaj komerca socio. Fotografia ĵurnalisto Li Jiangtao priskribis al la raportisto la alian foton:

"Tiam en iu ŝuobutiko, iu franca fotografistino marĉandis kun la vendisto pro paro da brodŝuoj. Ili ambaŭ prenis unu el paro da ŝuoj. Pro lingva problemo, ili esprimis sian idealan prezon per fingroj. La vendisto montris du fingrojn kiel 8 en la ĉina ideografiaĵo, kiu signifas 80 juanojn de renminbi; kaj franca fotografistino montris 6, per kiu ŝi diris, ke ŝi volas pagi 60 juanojn por la ŝuoj. Li Jiangtao notis tiun momenton per sia fotilo, kaj la fono estas maro de ŝuoj kaj virtuala ombro de iu laboranto, kiu transportis ŝuojn en- kaj elirante." (daŭriganta)