• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-21 09:06:15    
Pri romano "Centoharda Ŝtaligo"

CRI
Forta epokeco regas en la romano "Centoharda Ŝtaligo". Legante ĉi tian verkon, oni povas percepti epokan pulsadon sur la industria fronto de Ĉinio en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento. Ekzemple, en la komenco de la romano oni vidas, sekvante moviĝadon de nova sekretario de fabrika partikomitato en lia 1-ataga enoficiĝo, ke kamentuboj arbaras, dentoradoj vigle turniĝas ellasante triumfajn bruojn, kaj ŝtalaj floroj ĉien ŝprucas. Regas etoso de grandioza strebado en la tempo de la 1-a 5-jara plano.
La menciita Qin Degui enkorpigas sukcesan figuron de laboristoj, kun epoka trajto: forta sento pri liberiĝo el la malnova Ĉinio kaj fiereco pri tio, ke li estas juna laboristo en la epoko de Mao Zedong. Li ja havas idealon, aspiron kaj altan celon. Ĉiam kaj ĉie li rigore postulas sin, fariĝinte, el simpla partizano, batalanto sur la fronto de la industria konstruado. Nun li sturmas jam ne en makiso, sed sur la konstruada fronto de la patrolando. Li havas memkonscion pri laboro, tial li ĉiam sturmas tien, kie troviĝas laboro plej peniga kaj peza. Li varme helpas al aliaj konkeri malfacilon. Riskante furiozan fajron kaj densan fumon, li savas havaĵon de la ŝtato. En liberaj horoj de ordinaraj tagoj, li diligente studas sciojn kaj lernas teknikojn. Por ŝtata konstruado li ĉesas nek fari cerbumadon nek doni raciajn proponojn. Aliflanke, en la ĉiutaga vivo, li montriĝas puranima, honesta kaj modesta, kio manifestiĝas ĉefe en lia am-implikiĝo kun Zang Fuquan kaj Sun Yufen. Li posedas kaj sinceran amon kaj altan principecon, tial ĉe li la amoro povas nek ĝeni lian laboron nek rompi lian solidarecon kun ili. Anstataǔ idoligi ĉi tian figuron, la aǔtoro vivece kaj laǔfakte priskribis lian embarason en amindumo, kleron kaj doloron post maljusta trakto kaj momentan senpovecon kontraǔ komplikaj kontraǔdiroj. Qin Degui, estante heroa komunisto, laboras energie kaj modele; estante homo, li povas ankaǔ koleri, gaji kaj malĝoji. Qin Degui, tia arta figuro, klara kaj viveca, formiĝis ne el imagitaj heroaĵoj kaj pompaj vortoj, sed el agoj kaj ideoj faritaj kaj aperintaj en labora praktikado kaj konfliktado de diversaj malsimplaj kontraǔdiroj.
La menciita Sun Yufen estas novtipa laboristino en la komenca periodo de post la liberiĝo. Ŝi estas mense pura, kondute humila, anime stabila kaj... kaj riĉa je amo, kiun amon ŝi, havante noblan koncepton de juna laboristino de la nova Ĉinio pri la amoro, oferis al la honesta kaj diligenta Qin Degui, kiu jam faris gravan kontribuon por la patrolando.
La romano estas tre valora ĉu stile ĉu strukture. Densa etoso sterniĝas en la "Centoharda Ŝtaligo".