• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-21 15:26:52    
La Merkato

cri
Karaj amikoj, la revuo La Merkato presis en sia numero 88 raportojn de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo kaj en la numero 89 prelegon Esperanto en ekonomio. Nun ni konigu al vi koncernan enhavon.
Raporto pri la agado de IKEF dum la jaro 2004
Membronombro realtiĝis
Dum la jaro 2004 la membronombro ree plialtiĝis de 109 fine de 2003 al 115 fine de 2004. La altiĝo okazis pro nove aliĝintaj membroj, precipe okaze de nia Ĝenerala Kunveno en Pekino.
La 115 membroj venas el 34 landoj, inter ili 18 el Germanio, 15 el Belgio, 13 el Ĉinio, 11 el Francio, 6 el Japanio, landoj kun la plej alta nombro. Inter ĉiuj troviĝas 7 dumvivaj membroj. La nombro de perantoj plialtiĝis al 8.
Ni renovigas nian alvokon al bonstataj membroj pri 'patrona membreco', t.e. financa kontribuo al kotizhelpa subtena fondaĵo por interesataj membroj el malpli bonfartaj landoj. Per tio ni esperas gajni novajn membrojn kaj helpi iom al la evoluo de IKEF ankaŭ en tiaj landoj.
'La Merkato" regule aperis
Ankaŭ dum 2004 nia interkomunikilo "La Merkato" regule kaj tre akurate aperis kvarfoje.
Terminara eldonaĵo: IKEF subtenis la "Borsa Terminaro".
La Terminara Sekcio de IKEF mem ne aperigis novan terminaron, sed IKEF kune kun Flandra Esperanto-Ligo kaj 'Esperanto 3000 vzw' el Leuven, Belgio, subtenis kaj promocias la eldonadon kaj disvendadon de la 'Borsa Terminaro' verkita de nia iama membro Hans Wiersch el Germanio.
Verka agado restas sur simila nivelo
La verka agado, kiu okazas precipe en 'Monato', internacia maganizo sendependa pri politiko, ekonomio kaj kulturo, dum 2004 falis laŭ nombro de kontribuoj (19); sed bonŝance la nombro de verkantaj IKEF-membroj plialtiĝis (al 9, en la antaŭa jaro 7).
Ankoraŭ ni devas konstati, ke por grandaj mondpartoj ne estas kunlaborantoj por 'Monato', kvankam loĝas tie IKEF-anoj. Kiu havas talenton por verkado, tiu anoncu sin al 'Monato' kiel verkanto (= pagata laboro). Ĉe tiu okazo, ni denove atentigas niajn membrojn pri la fakto, ke 'Monato' rolas kiel ĉefa podio por nia verka agado, kaj ni rekomendas al ili la abonon de ĝi. Enhavo, aspekto kaj cetera kvalito de tiu magazino lastatempe daŭre kaj profesiece pliboniĝis.
Plie aperis en nia interkomunikilo 'La Merkato' kelkaj artikoloj pri ekonomiaj temoj, i.a. aperte menciindaj 'Internacia pakportalo en Esperanto', invervjuo kun s-ro Manel Vinyals, 'TSUNAMI – CUNAMO – Ĉu Esperanto povas amase krei karierojn?
Kongresaj aranĝoj
Dum la 89-a UK en Pekino, Ĉinio, okazis je la 29-a de julio 2004 la Ĝenerala Kunveno de IKEF kun la rekorda nombro de 107 ĉeestantaj personoj, inter tiuj 30 membroj kaj 77 interesitoj. Prezidanto Braun kun estraranoj profesoro Ooba Atsuo kaj s-ro Wang Tianyi kaj nia revizoro Gianfranco Polerani sidis ĉe la podio.
La raporto pri la agado de IKEF kaj la financa raporto de 2003, ambaŭ prezentataj de la prezidanto, estis aprobitaj. …
Post tiuj laŭstatutaj procedoj sekvis la parto de diskutado. Ĝi estis malfermita per prelego de estrarano Wang Tianyi el siaj spertoj pri "Praktiko kaj problemoj en la Esperanta komerco". Montriĝis, ke al Wang apartenas la meritoj pro la multnombra ĉeestantaro, ĉar li jam antaŭ la UK varbis inter ĉinaj esperantistaj komercistoj por partopreno en la Ĝenerala Kunveno.

Montriĝis ankaŭ ke efektive la ĉinoj plej multnombre el ĉiuj nacioj uzas la lingvon Esperanto por komercaj celoj. Ili negocas kun landoj en Afriko, orienta Eŭropo kaj aliaj landoj en Azio. Ili povus esti imitinda modelo por la aliaj IKEF-anoj.
En la diskutado estis traktata la problemo de lingvo. Wang kaj aliaj klarigis, ke en sia esperanta komerco la lingvo por kontakto kaj kontrakto estas Esperanto, sed la transportajn dokumentojn plenumas la transportaj entreprenoj en la angla lingvo. S-ro Michael Cwik diferencis inter kontakto kaj kontrakto. Kontakto estu en Esperanto, sed por kontrakto kaj reklamo estas rekomendinda trilingva vortumado: nacia lingvo + angla + Esperanto, kiel ekzemple procedas nederlanda firmao.