• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-21 15:33:55    
Esperanto en ekonomio

cri
Karaj amikoj, en sia numero 89, La Merkato presis prelegon: Esperanto en ekonomio, faritan de d-ro Achim Hornecker.
La Merkato diras:
Nia membro d-ro Achim Hornecker el Freiburg, Germanio, iniciatis prelegon "Esperanto en ekonomio" antaŭ la Junaj Ekonomiistoj en la Ĉambro pri Industrio kaj Komerco. Li mem estas softvaristo kaj memstara entreprenisto en Freiburg kaj membro de tiu grupo Junaj Ekonomiistoj. Cetere same kiel IKEF estas faka asocio de UEA, tiel ankaŭ la Junaj Ekonomiistoj estas parto de internacia supera organizaĵo, nome JCI Junior Chamber International (www.jci.cc).
Por la prelego Hornecker gajnis nian prezidanton Franz Josef Braun. Venis al la okazaĵo entute 20 personoj, duone el la Junaj Ekonomiistoj, duone aliaj personoj interesitaj pri Esperanto kaze de publika reklamo por tiu prelego.

Komence de sia prelego, Braun klarigis la celojn, laborkampojn kaj taskojn de IKEF. Al tio ne nur apartenas la internacia komercado surbaze de la lingvo Esperanto, kion faradas kelkaj IKEF-membroj, sed ankaŭ la eldono de vortaroj por la kampoj ekonomio kaj komerco, verkado de fakaj artikoloj en la Esperanto-gazetaro, tradukado por entreprenoj inkluzive de reklamanoncoj por tiuj en Esperanto. Kio koncernas tiujn lastajn, Hornecker aranĝis antaŭ kaj post la prelego per lumprojekciilo daŭran montradon de kolektaĵoj el tiaj reklamanoncoj aperintaj en MONATO (www.monato.net)
Rilate al la internacia komercado per Esperanto, referinto Braun koncedis ke tio ne aŭ apenaŭ okazas en mondvastaj entreprenoj. Tie regas la angla. Esperanto havas nur ŝanĉojn en malgrandaj entreprenoj aŭ en niĉoj, kiam la angla estas ne aŭ malbone regata aŭ pro politikaj kaŭzoj maldezirata. Plej multe niaj ĉinaj esperantistaj komercistoj uzas Esperanton en sia negocado, aparte kun aliaj aziaj landoj, kun suda Ameriko (precipe Brazilo) kaj Afriko.
Speciala parto de ekonomio estas la turismo. Ekzistas turismaj firmaoj kiuj organizas vojaĝojn tra aliaj landoj nur por esperantistoj, aŭ kelkfoje miksitaj kun ne-esperantistoj. Ĉiukaze la ĉiĉerono en tiuj vojaĝoj devas regi Esperanton. Braun atentigis ankaŭ pri la turismo okaze de la Universalaj Kongresoj, kion UEA mem organizas helpe de vojaĝ-entreprenoj kaj hoteloj en la kongreslando.
Kiel plian specialaĵon li menciis la nomdonadon por produktoj aŭ markoj. Kiel ekzemplojn li menciis Mirinda (limonado), Lupo, Vento, Cielo (aŭtomobiloj), Movado (horloĝo), Intergrilo (softvaro). Pro la ofta troa registrigo de anglaj nomoj fare de la entreprenoj, tiaj liberaj nomoj rariĝas. Tial oni kreskante preferas belsonajn esperantajn nomojn. Interesa afero tiurilate estas grandega konferenca hotelo kun la nomo ESPERANTO, kiu estas konstruata kaj en aŭgusto 2005 malfermiĝota en la germana urbo Fulda.
Franz Josef Braun menciis ankaŭ la partnean organizaĵoj TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj), kiu unuigas la espernatofonajn fakulojn de ĉiuj fakoj de konstruado. Krome la prezidanto parolis pri nia membro s-ro Miyoshi Etsuo el Japanio. Estante sukcesa entreprenisto en la kompanio SWANy por sportgantoj kaj bastonvalizoj, li elspezas rimarkindan parton de la kompania profito por reklamo por Esperanto per seriozaj artikoloj en grandaj eŭropaj gazetoj. Li opinias la nunan unuĝantan Eŭropon mondoparto plej bezonanta Espeanton.
Fine de sia prelego kaj kiel danko por veno, Braun donacis al ĉiuj ĉeestintoj paron da laborgantoj kun surskribo "Esperanto". Krome dum la posta sandviĉa bufedo, al kiu Achim Hornecker invitis ilin, oni ĝuis "Esperanto"-vinon de la alsaco vinproduktanto Philippe Gocker. Per tio la aranĝo estis vera pruvo pri la utilo de nia lingvo!