Tianma-rivero troviĝas en la suda parto de Huicheng urbeto de Xinhui urbo en Guangdong. En la rivero troviĝas verda insulo. Ekzistas unu grandega figarbo sur la insulo kaj la unika arbo, kiu altas 15 metrojn, formas la tutan arbaron. La areo de la ombro, projekciata de la arba krono, atingas 1,15 hektaron. Branĉoj interplektas sin, frondoj kaj folioj prosperas. Miloj kaj miloj da diversaj birdoj loĝas tie. La familianoj de ardeoj havas plej multojn membrojn. Matene kaj vespere nekalkuleblaj birdoj flugas sur la ĉielo de la insulo kaj la aspekto estas grandioza. Turistoj en- kaj ekster-landaj venas por apreci la belegan pejzaĵon.
La natura turismejo troviĝas en la regiono, kie loĝas granda amaso da homoj jam de pli ol 384 jaroj. Ĉi tie jam fariĝis la modelo de la harmonia kunvivado inter homo kaj naturo. Tio estas rare videbla.
1 2 3 4
|