• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-21 19:04:24    
Akuzitaj Saddam Hussein kaj liaj asistantoj

cri

La speciala tribunalo de Irako decidis fari juĝadon al iraka eksprezidento Saddam Hussein kaj liaj 7 altrangaj asistantoj en la verda regiono de Bagdado en la 19-a de oktobro, la tribunalo oficiale akuzos ilin pri la kontraŭ-homara krimo, ke ili partoprenis en la masakrado okazinta en la vilaĝo Dujail en 1982 kaj kaŭzis morton de 143 homoj.

Unua akuzito: iraka eksprezidento Saddam Hussein

Saddam Hussein aĝas 68 jarojn, li naskiĝis en Tikrit de la provinco Salahddin en meza Irako en 1937. En la 18-a jaraĝo, li sin dediĉis al politika movado. En la 20-a jaraĝo, li aliĝis al la Araba Restaŭra Socia Partio kaj eniris gvidantaron de la partio paŝo post paŝo. En 1968, Saddam servis kiel vicprezidanto de la iraka Revolucia Komanda Komisiono kaj fariĝis la dua persono kun efektiva potenco de Irako. En 1979, li enoficiĝis kiel prezidento de Irako kaj samtempe servis kiel prezidanto de la Revolucia Komanda Komisiono, ĉefministro kaj ĝenerala sekretario de la regiona gvida institucio de la Araba Restaŭra Socia Partio, li prenis potencon partian, politikan kaj militan en la manon.

Usono iam estis grava aliancano de la regpotenco de Saddam, en la du irakaj militoj de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Usono liveris grandnombron da armiloj kaj mono al Irako. Tamen en 1990, invado de Saddam al Kuvajtio kaŭzis la golfan militon, la plurlanda trupo gvidita de Usono elpelis la irakan armeon el Kuvajtio. En 2003, pretekstante ke Saddam rifuzis plenumi koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de UN, esploris kaj kaŝis grandskale mortigajn armilojn, Usono lanĉis la irakan militon kaj renversis la regpotencon de Saddam en aprilo de tiu jaro. Decembre de la sama jaro, Saddam estis arestita de la usona armeo en Trikrit kaj malliberigita ĝis nun.

Laŭ informo, krom akuzo pri partopreno en masakrado okazinta en la vilaĝo Dujail, Saddam eble vizaĝos al milita krimo, kontraŭ-homara krimo, treto de homrajto kaj aliaj sume 12 akuzoj.

Dua akuzito: iraka eksa vicprezidento Taha Uassin Ramadan

Taha Uassin Ramadan aĝas 67 jarojn, naskiĝis en 1938. Li renkontis Saddam post aliĝo al la Araba Restaŭra Socia Partio en la meza periodo de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, poste li fariĝis forta persono en la kerna gvidantaro de la regpotenco de Saddam. Ramadan respondecis pri multaj gravaj postenoj en la regpotenco de Saddam, inkluzive de la industria ministro.

Post la iraka milito, Ramadan estas la 20-a inter 55 gravuloj dekrete arestotaj de la usona armeo en Irako. Aŭguste de 2003, li estis arestita en Mosul de norda Irako. Krom akuzo pri partopreno en masakrado okazinta en la vilaĝo Dujail, li estis akuzita pri partopreno en la masakrado al miloj da kurdoj en norda Irako en 1988 kaj subpremado al ŝijaista ribelo okazinta en suda Irako en 1991.

Tria akuzito: familiano de Saddam, prezidenta konsilanto Barzan Ibrahim al-Tikriti

Barzan Ibrahim al-Tikriti estas la plej juna duonfrato de Saddam, li laboris kiel respondeculo de informa institucio de Irako kaj prezidenta konsilanto de Saddam.

Li estis la 38-a persono en la aresta dekreto de la usona armeo kaj li estis arestita en aprilo de 2003.

Kvara akuzito: estro de revolucia tribunalo de regpotenco de Saddam, ĉefa juĝisto Awad Hamed al-Bander

Awad Hamed al-Bander prezidis juĝadon de multaj kazoj dum regpotenco de Saddam. En 1982 kiam aŭtovico de Saddam estis atakita, preterpasante ŝijaistan vilaĝon Dujail de norda Bagdado. Poste Awad Hamed al-Bander respondecis pri juĝado de tiu kazo. Laŭ informo, pli ol 140 ŝijaismaj moslemoj suspektitaj en tiu kazo estis juĝitaj de Bander kaj ankaŭ li ordonis ekzekuti tiujn homojn. Tial li estis akuzita pri kontraŭ-homara masakrada krimo.

Aliaj 4 juĝitoj estas oficistoj de vilaĝo Dujail de la Araba Restaŭra Socia Partio.