• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-24 11:12:51    
"Inĝenieriaĵo por Ligi la Ĉinan Kulturon" gajnis rimarkindan frukton (foto)

cri

Karaj retlegantoj, lastatempe programo pri "Kvartalo Montranta la Ĉinan Kulturon" deklaris, ke ĝi publike kolektas projektojn pri la kvartalo en Ĉinio kaj el aliaj landoj. Tio markis, ke "Inĝenieriaĵo por Ligi la Ĉinan Kulturon", kiu celas ĉefe montri la ĉinan tradician kulturon, rimarkinde progresas.

"Kvartalo Montranta la Ĉinan Kulturon" fiske loĝas en la urbo Jining, Shandong-provinco, orienta Ĉinio. Tie naskiĝis kreintoj de ĉina Konfuceanismo Konfuceo kaj Menzio, najbare al monda kultura heredaĵo Konfucea Templo. Tiu kvartalo estas unu el gravaj originaj lokoj de la ĉina tradicia kulturo. Laŭ plano, la ĉina registaro per protekto de originaj historiaj kulturaj heredaĵoj kaj sistema konstruado de programo simbolanta la kulturon, konstruos la lokon kiel ĉinan kulturan kvartalon kun densa trajto.

"Kvartalo Montranta la Ĉinan Kulturon" estas unu el enhavoj de "Inĝenieriaĵo por Ligi la Ĉinan Kulturon". Laŭ la signifo de la nomo, la inĝenieriaĵo per kulturo kiel ligilo, solidigas ĉinajn diversajn naciecojn kaj transmarajn ĉindevenulojn kaj elmigrintojn. La inĝenieriaĵo komenciĝis en la jaro 1998 kaj estis iniciatita de ĉinaj pluraj demokratiaj partioj kaj multaj famaj personuloj. Erudiciulo de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj Li Jing estas ĝenerala sekretario de origaniza komitato. Li konigis al ni celon de la inĝenieriaĵo. Li diris:

"La inĝenieriaĵo celas per la ĉina kulturo, precipe per eminenta ĉina tradicia kulturo kiel ligilo, plifortigi animan interfluon kaj interŝangon kun aomen-aj kaj hongkong-aj samlandanoj kaj kun internaciaj amikoj. Do tio estas signifo de la inĝenieriaĵo."

En junio de 2000, la "Inĝenieriaĵo por Ligi la Ĉinan Kulturon" iniciatis aktivadon titolitan "Mapo Farita el Ĉina Tero". Oni utiligis monopolan teknikon, kolektis originan teron de ĉinaj 34 administraj regionoj, inkluzive de Hongkong kaj Aomen en Pekinon kaj faris solidan mapon. Ĝenerala sekretario de la komitato Li Jing ĝis nun klare memoras tiaman fenomenon. Li diris:

"Je la 11-a horoj, 11 minuto j k. 11-sekundoj de la 1-a de januaro de la jaro 2001, taiwan-aj samlandanoj unue prenis teron en pinto de la monto Ali kaj venigis ĝin en Pekinon en la 2-a de la 2-a monato laŭ la luna kalendaro. Tio kaŭzis grandan eĥon. Eĉ dekoj da taiwan-aj politikaj gravuloj faris epigrafon por subteni la agadon. Kiam taiwan-aj samlandanoj transdonis la teron, vic-prezidanto de Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso Xu Jialu kaj vic-prezidanto de ĉina Popola Interkonsiliĝa Konferenco Zhou Tienong bonvenigis ilin. Ni kolektis teron ĉe la piedo de la Granda Muro."