• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-24 12:16:11    
Diversnaciecaj popolanoj de Xinjiang profitos de la projekto por kontrŭtertremo kaj loĝigo (2)

cri

Diversaj rondoj de la socio aktive helpas konstruadon de la projekto por kontrŭtertremo kaj loĝigo per nomo kaj metarialoj, interalie 142 institucioj sub la aŭtonoma regiono liveris monhelpon de 28,1 miliomoj da juanoj al la projekto. En la subregiono Kaŝi oni okazigis solenan aktivadon por helpi konstruadon de la projekto. Oficistoj de diversaj institucioj oferis sume 5,4 milionojn da juanoj.

En la intervjuo raportisto informiĝis, ke ankaŭ orfoj kaj solecaj maljunuloj profitas de la projekto. Sinjorino Azihan Mulake estas ĝuste unu el ili. Ŝi diris, "Antaŭ du jaroj la tertremo detruis mian domon, poste la registaro fondis maljunulejon; nun mi loĝas en ĝi, ĝiaj laborantoj bone zorgas nin, kaj mi estas tre kontenta."

Sinjorino Azihan Mulake diris al raportisto, ke en la maljunulejo vivas preskaŭ 40 solecaj maljunuloj, 10 laborantoj zorgas ilian ĉiutagan vivon, ankaŭ kuracistoj laŭdate kontrolas ilian sanstaton kaj kuracas malsanojn.

En la gubernio Jiashi raportisto rimarkis, ke krom rekonstruado de malnovaj loĝdomoj, oni konstruis ankaŭ vicojn da novaj kontraŭtertremaj loĝdomoj, kiuj estas bone aranĝitaj en kvartala formo. Sinjoro Zhang Hongwen, respondeculo de la gubernio diris, ke koncentra konstruado de kontraŭtertremaj loĝdomoj povas plibonigi loĝkondiĉon de la popolanoj kaj ankaŭ altigi la vivnivelon. Li diris, "Antaŭe en la kamparaj vilaĝoj de nia gubernio oni dise loĝis, tio donis malfacilon al liverado de akvo kaj elektro kaj voja konstruado. Laŭ tiu ĉi stato ni praktikas koncentran konstruadon de loĝdomoj, pro tio ni ŝparis grandan sumon en la konstruado. Post la koncentra konstruado de la loĝdomoj ni planas konstrui liveradon de akvo kaj elektro, vojojn, telefonion kaj kablan televidon por favori la popolamason.

Sinjoro Zhang Hongwen diris, ke laŭ la projekto la gubernio Jiashi konstros sume pli ol 600 loĝkvartalojn, kaj nun jam 130 el ili estas finkonstruitaj aŭ konstruataj.

Sinjoro Simayi Tieliwaerdi, prezidanto de la Registaro de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, diris al raportisto, ke la centra kaj regiona registaroj investas almenaŭ 1 miliardon da juanoj en la konstruado laŭ la projekto por kontraŭtertremo kaj loĝigo. Li diris, "En la lasta jaro ni jam investis pli ol 160 milionojn da juanoj en la konstruado, kaj en la kuranta jaro la investa sumo atingos 300 milionojn da juanoj, ni planas plenumi la konstradon en la venontaj 5 jaroj."

Laŭ informo, realigo de la projekto tute plenumiĝos en la jaro 2008, tiam pli ol miliono da diversnaciecaj familioj profitos de tiu ĉi projekto.