• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-24 17:18:18    
Oni faris novan paŝon en procezo de sudana tutlanda interpaciĝo

cri

Vespere de la 22-a de oktobro en la sudana suda grava urbeto Juba, la sudana suda aŭtonoma registaro proklamis sian fondiĝon. Laŭ publikaj opinioj, tio estas la nova paŝo farita en la procezo de sudana tutlanda interpaciĝo.

Proparolanto de la ĉefa politika partio en suda Sudano, la Sudana Popola Liberiga Movado, Waild Hamid diris en la 23-a de oktobro, ke la suda aŭtonoma registaro havas ĉirkaŭ 20 ministrojn, inter kiuj 70% estas de la Sudana Popola Liberiga Movado. Rebecca, edzino de la forpasinta eksgvidanto de la Sudana Popola Liberiga Movado John Garang, estas ministro pri ŝoseoj kaj trafikado. En la aŭtonoma registaro, la nuna reganta partio en Sudano, la Nacia Kongresa Partio, kaj aliaj politikaj fortoj en la suda parto de Sudano okupas respektive 15% de la ministraj postenoj. Waild Hamid diris ankaŭ, ke la suda aŭtonoma registaro administros la regionajn aferojn de la suda parto de Sudano.

Laŭ la plenampleksa paca interkonsento atingita en januaro ĉi-jare inter la sudana registaro kaj la ĉefa kontraŭ-registara armita forto en la suda parto de Sudano – la Sudana Popola Liberiga Movado – , la du flankoj konsentis fini la sangan konfliktadon daŭrantan 21 jarojn por establi la sudanan nacian solidarecan registaron, kaj samtempe, preparis fondi la sudan aŭtonoman registaron. Krome, ambaŭ flankoj atingis unuanimecon pri establiĝo de la federacia sistemo kaj okazigo de plebiscito en la suda parto de Sudano post 6 jaroj por decidi, ĉu la suda parto de Sudano sendependiĝu.

Laŭ la paca interkonsento, la gvidanto de la Sudana Popola Liberiga Movado prenos gravajn postenojn, kia la 1-a vicprezidento, en la nove fondota sudana nacia solidareca registaro. Tamen en la 30-a de julio ĉi-jare, la eksgvidanto de la Sudana Popola Liberiga Movado akcidente forpasis pro aviadila kraŝo. En la 11-a de aŭgusto, nova gvidanto de la Sudana Popola Liberiga Movado Salva Kiir Mayardit oficiale enoficiĝis kiel la 1-a vicprezidento en la ĉefurbo Kartumo. En la 22-a de septembro, la nova sudana nacia solidareca registaro proklamis sian fondiĝon. Nun ankaŭ la suda aŭtonoma registaro proklamis sian fondiĝon, tio estas alia frukto, ke la sudana registaro kaj la Sudana Popola Liberiga Movado plenumas la plenampleksan pacan interkonsenton, kaj havas gravan signifon por daŭre kaj plene antaŭenpuŝi la procezon de la sudana tutlanda interpaciĝo.

Unue, la fondiĝo de la sudana suda aŭtonoma registaro plirapidigos la postmilitan rekonstruadan procezon en la suda parto de Sudano. Due, la fondiĝo de la sudana suda aŭtonoma registaro ludos akcelan rolon por plene antaŭenpuŝi la tutlandan pacan kaj interpaciĝan procezon, precipe por antaŭenpuŝi fruan realigon de paco en la darfur-a regiono.