• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-25 15:51:43    
Tagon post tago furioziĝis konflikto inter Usono kaj Sirio

cri

La 24-an de oktobro, miloj kaj miloj da sirianoj iris surstrate kaj okazigis manifestacion, protestante tion, ke Usono kaj aliaj okcidentaj landoj, utiligante la enketadon pri la murdo al la libana eksa ĉefministro Rafik al-Hariri, instigas la Sekurecan Konsilion de Unuiĝintaj Nacioj preni agadon por pluapaŝe doni premon al Sirio. Analizistoj montris, ke antaŭ la diskutado de la Sekureca Konsilio pri la raporto prezentita de Detlev Mehlis, respondeculo de la internacia enketa komitato pri la evento de murdo al la libana eksa ĉefministro Rafik al-Hariri, la konfliktado inter Sirio kaj Usono jam eniris la altan tajdon.

Antaŭtagmeze de la 24-a de oktobro en la ĉefurbo Damasko kaj la dua granda urbo Aleppo en la norda parto de Sirio, la manifestaciantoj protestis, ke Usono donas premon al Sirio, utiligante la enketan raporton pri la murdo al la libana eksa ĉefministro Rafik al-Hariri. Ili alte levis la nacian flagon de Sirio kaj la portreton de siria prezidento Bashar al-Assad, kaj ankaŭ la sloganojn: "Sirio ne estas la dua Irako", "Sirio neniam submetos sin al Usono" kaj similaj, esprimante siajn indignon kaj malkontenton al Usono kaj aliaj okcidentaj landoj. Post la iraka milito, Sirio fariĝis la sekva celo de Usono, kaj sub tia politika fono naskiĝis la raporto de Detlev Mehlis.

Antaŭ tio, en la 23-a de oktobro, siria prezidento Bashar al-Assad, pere de la siria Ministerio de Eksteraj Aferoj, leteris al la 5 konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio, eksplikante la sintenon kaj starpunkton de la siria registaro pri la raporto de Detlev Mehlis kaj klarigante la veron de koncernaj faktoj.

Aliflanke, Usono daŭre klopodas por pligrandigi sian "internacian forton kontraŭ Sirio". En la 24-a de oktobro, proparolanto de la Blanka Domo Scott McClellan esprimis, ke Usono faros interkonsiliĝon kun aliaj membrolandoj de la Sekureca Konsilio kaj diskutos kun ili pri ebla agado kontraŭ Sirio. Ankaŭ usona konstanta delegito en Unuiĝintaj Nacioj John Bolton esprimis, ke por Sirio "nun jam estas tempo agnoski siajn farojn". Usono postulos, ke Sirio tuj kaj plene kunlaboru kun la internacia enketa komitato.

Oni vidas, ke la raporto de Detlev Mehlis alportis al Usono kaj Sirio novan konflikton, kiu jam eniris la altan tajdon. Usono aktive antaŭenpuŝas, ke la Sekureca Konsilio pasigu novan necedeman rezolucion kontraŭ Sirio. Tamen analizistoj montris, ke estas iom malfacile por Usono atingi sian celon. Ĉar en la raporto de Detlev Mehlis troviĝas granda kvanto da dubindaj vortoj, kiaj "eble" kaj "eventuale". Oni do dubas pri la fidindeco de la raporto. Krome, Francio definitive esprimis, ke Francio ne praktikos punadon al Sirio antaŭ la finiĝo de la enketo pri murdo al la libana eksa ĉefministro Rafik al-Hariri. En la 24-a de oktobro, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan emfazis en Nov-Jorko, ke la traktado pri la "evento de murdo al la libana eksa ĉefministro Rafik al-Hariri" estos decidita de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.