• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-25 16:45:58    
Famaj vizitindejoj de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio (foto)

cri

La turisma vizitindejo Engbei situas en la suda bordo de la Flava Rivero en la tereno de Dalate-subregiono de la urbo Erdos de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, norda Ĉinio. Ĝi areas je pli ol 20 hektaroj. En la mongola lingvo, Engbei signifas pacon kaj favoran aŭguron. Historie Engbei estis prospera loko riĉa je akvo kaj herboj kaj bela je naturaj pejzaĝoj, iam ĝi estis la centro ekonomia kaj kultura ĉe la bordo de la Flava Rivero, la patrina rivero de ĉinoj. Sed poste pro troa ekspluatado de la virga tero kaj elfosado fare de la kamparanoj kaj paŝtistoj, Engbei fariĝis sabla maro, maldensiĝis la vegetalaro, maloportuniĝis la trafiko kaj malpliiĝis la loĝantaro, kaj la natura medio estis ege malbona.

Dank' al la peniga luktado kaj energia konstruado fare de lokaj popolanoj kaj alilokaj volontuloj, inkluzive de japanaj amikoj, nuntempe grandega ŝanĝiĝo okazis al la fizionomio de Engbei. Pro la favora topografia situo, la trafiko fariĝis oportuna kaj telekomunikado rapida. Diversaj turismaj profitfontoj estas ekspluatataj, oni aranĝas divers-temajn turismajn vojaĝojn, ekzemple la vojaĝo pri ekologia agrikulturo, vojaĝo por ĝui sovaĝajn animalojn kaj vegetalojn, vojaĝo pri kulturaj relikvoj, vojaĝo pri dezertaj kuriozaj pejzaĝoj, vojaĝo pri feriado sur dezerto ktp.

 

En la turisma vizitindejo Engbei troviĝas Parko de Sovaĝaj Birdoj, kie vivas sturtoj, pavoj kaj anasoj, Parko de Cervoj, Dezerta Oazo, Ĉina-Japana Amikeca Arbaro, Ruino de Tertremo, Granda Muro sur Dezerto, Mirinda Fonto, Sur-akva Ĝardeno, Monumento de Martiroj, Golfludejo, Feria Vilaĝo ktp.

La TemploWudangzhao, fame konata en la norda landparto de Ĉinio, situas en la nordorienta parto de la urbo Baotou. Ĉirkaŭ la templo kreskas abundaj poploj kaj salikoj. En la mongola lingvo, la templo nomiĝas Saliko, en la tibeta lingvo la templo nomiĝas Blanka Lotuso kaj en la han-a lingvo ĝi nomiĝas Guangjue, titolita de la imperiestro Qianlong de Qing-dinastio. La Templo Wudangzhao havas la saman renomon kun la Potala Palaco de Tibeto, la Templo Ta'er de la provinco Qinghai kaj la Templo Lapleng de la provinco Gansu. Ili estas kvar plej famaj lamaismaj temploj de Ĉinio.

La Sonorigebla Sablaro situas 45 kilometrojn sude de la urbo Baotou, en la Dalate-subregiono de la urbo Erdos. Kiam oni aŭtobuse preterpasis la grandiozan kaj spektaklan pontegon super la Flava Rivero kaj eniris en la dezerton Kubuqi, nelonge poste oni povas vidi antaŭ si la sablan monton. Ĝi ja estas la sonorigebla sablaro plena je mistero.

Ĝi estas alta kaj kruta sabla monto. En la serena kaj seka vetero, oni povas atingi ĝian zeniton per kablotramo aŭ laŭ la ŝtuparo, kaj poste gliti malsupren laŭ la deklivo de la sabla monto, tiam oni povas samtempe aŭdi grandan bruadon de la sablaro. Kial okazas tia bruado? Neniu scias ĝis nun. Jen mistero de la sablaro.