La blanknaĝila delfeno (Lipotes vexillifer) el la ordo de cetacoj kaj familio de delfenedoj estas mamulo propra al Ĉinio. ĝi vidiĝas en riveroj kaj lagoj de la provincoj Hunan, Hubej, Ĝjangŝji kaj Anhuj, kaj estas alinomata pando en akvo. Ĝi havas spindelan formon, longas unu kaj duono ĝis du metorjn kaj pezas cent ĝis ducent kilogramojn. La dorso estas helgriza kaj la ventro neĝblanka. Ĝi havas longan muzelon, ĉe kies supra kaj malsupra makzeloj dense viciĝas pli ol cent tridek dentoj. Ĝia frunto rondforma kaj elstara estas voĉorgano. La okuloj estas malgrandaj kaj preskaŭ degenerintaj. La orelkavoj malgrandaj kiel dukrila trueto troviĝas malantaŭe-malsupre de la okuloj. La naztruoj estas ovalaj. Ĝi spiras per la pulmoj kaj vivas ĉiam en akvo. Dum naĝado ĝi svingas la grandan kaj platan vostnaĝilon supren kaj malsupren. Elspirante ĝi produktas laŭtan sonon. La blanknaĝilaj delfenoj vivas en la mez- kaj malsupra partoj de Jangzi-rivero kaj la lagoj Dongting, Pojang kaj Honghu, kiuj ligiĝas kun la rivero. Ili ŝatas vivi pare aŭ grupe, iam eĉ dekkelkope. Dum naĝado antaŭe gvidas virdelfenoj kaj la delfeninoj kun siaj idoj sekvas ilin. La blanknaĝilaj delfenoj manĝas dolĉakvajn fiŝojn, akvoherbojn kaj insektojn. Ili glutas la manĝaĵojn sen maĉado. Ili moviĝas malrapide kaj spiras post ĉiu dudeka ĝis trideka sekundo. Surprizite ili rapidas en profundan akvon kaj restas tie cent tridek kvin sekundojn. Blanknaĝilaj delfenoj pariĝas en la fino de vintro kaj komenco de printempo. Post unujara gravedeco delfenino naskas ĉiufoje unu idon. Post kvin aŭ ses jaroj la ido maturiĝas.
La blanknaĝila delfeno estas unu el la du specoj de dolĉakvaj balenoj en Ĉinio. Ĝi havas gravan sciencan valoron en biologio, bioniko kaj fiziologio. Nun ĝia nombro estas ege malgranda.
En 1980 oni kaptis virdelfenon kaj bredis ĝin en la Instituto de akvaj Vivuloj sub la Ĉina Akademio de Sciencoj.
La kastoro el la ordo de ronĝuloj kaj familio de kastoredoj troviĝas en la norda parto de Ĉinio, Sovetunio kaj Eŭropo. Ĝi havas dikan korpon, kun mallongaj kruroj kaj plata vosto remilforma, duded du ĝis tridek centimetrojn longa kaj dek ĝis dektri centimetrojn larĝa. Ĝi kun korpolongo de sepdek kvar ĝis cent tridek centimetroj kaj meznombra korpopezo de dek kilogramoj apartenas al grandaj ronĝuloj. La plej granda korpopezo de kastoro atingas dudekdu kilogramojn.
|