• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-25 19:50:09    
Germana grupo Linde kreis azian unuan grandan entreprenon de fabrikado de ĉarelo en Ĉinio (1)

cri
Karaj amikoj, kiam vi faris aĉeton en grandaj superaj bazaroj, faris atendon en flughaveno kaj faris viziton en haveno, vi certe vidis ĉarelon, kiu transportas aĵojn. Kiel unu el la gravaj iloj sur la kampo de materiala transporto, ĉarelo ludas gravan rolon en diversaj fakoj. Antaŭ 12 jaroj, pro bona perspektivo de la ĉina merkato de ĉarelo kaj pro la ĉina bona investa medio, gvidanto de la monda ĉarela industrio---germana grupo Linde kun 126-jara historio instalis sian azian ĉefan oficejon en la ĉinan sudorientan ĉemaran urbon Xiamen.

La grupo Linde estas la monde fama fabrikisto de ĉarelo, ĝi fondiĝis en 1879, nun en la tuta mondo ĝi havas pli ol 120 filiojn kaj pli ol 40 mil laborantojn kaj en multaj jaroj ĝia ĉarela venda kvanto stabile okupis la unuan lokon de la mondo. En 1993, la grupo Linde investis 1,8 miliardojn da juanoj de renminbi kaj fondis la Ĉarelan Korporacion Linde (Ĉinio) en la ĉina urbo Xiamen. Nun, la korporacio jam estas la bazo de la grupo Linde pri produktado, servado, teknika subtenado kaj vendado en Azio, ankaŭ la ĉarela fabriko kun plej granda skalo kaj plej progresintaj teknikoj kaj instalaĵoj en Azio. Vicĝenerala direktoro kaj unua financa plenuma oficisto de la Ĉarela Korporacio Linde (Ĉinio) sinjoro Jens Splittgerber sciigis raportiston, ke Linde (Ĉinio) ludas pli kaj pli gravan rolon en la tuta grupo.

"Ni ne nur havas ĉinajn klientojn, sed ankaŭ klientojn el Germanio, Usono kaj aliaj landoj. En la interno de nia grupo Linde, lastjare la venda sumo de korporacio en Ĉinio jam okupis la 4-an lokon."

Laŭ konigo, nun en Ĉinio la korporacio Linde jam posedas 5 vendajn regionojn, 32 filiojn kaj 13 agentejojn, la granda venda reto kovris la tutan landon kaj liveras al klientoj specialan kaj proksiman servadon. Estro de la venda fako de Linde (Ĉinio) sinjoro Chen Jinping sciigis raportiston, ke nun la korporacio liveris al la ĉina merkato tutserion da produktoj. Sinjoro Chen diris, ke entenejiga ĉarelo vaste uzata en ĉinaj magazenoj kaj superaj bazaroj ĝuste estis enkondukita el la grupo Linde.

"Antaŭ 10 jaroj en la ĉina merkato, oni baze ne vidis entenejigan ĉarelon. Post kiam ni eniris, ni enkondukis entenejigan ĉarelon kaj novan loĝistikan koncepton alportitan de ĝi en la ĉinan merkaton, en la lastaj jaroj en la ĉina merkato, grande disvolviĝis entenejiga ĉarelo."

Dank' al pli ol 10-jara disvolvo, la korporacio Linde akiris bonan vendan atingon, la jara venda kvanto de ĉarelo tenis la jaran kreskan proporcion je pli ol 25% en sinsekvaj 6 jaroj. Nun, produktoj de la korporacio Linde jam okupis 30% de merkato de ĉina altnivela ĉarela merkato.