• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-26 14:44:16    
Oni faris novan paŝon en procezo de "regado de Irako fare de irakanoj"

cri

La 25-an de oktobro, la iraka sendependa elekta komitato publikigis la oficialan rezulton de la plebiscito pri la Konstitucio kaj proklamis, ke la iraka nova Konstitucio estis pasigita en la plebiscito.

Laŭ konigo, 78% de la balotantoj ĉeestintaj en la tutlanda balotado aprobis la Konstitucion. En la provinco Ninevah 55% de la balotantoj oponis al la nova Konstitucio, kaj en la provincoj Anbar kaj Salahuddin la proporcio de kontraŭaj balotiloj superis 2 trionojn. La proporcio de aprobaj balotiloj en ĉiuj aliaj provincoj, krom la supre menciitaj 3 provincoj, superis duonon. Laŭ la difino de la iraka provizora konstitucio, la nova Konstitucio estas pasigita, se ĝi akiras subtenadon de pli ol duonaj balotantoj de la tuta lando; la nova Konstitucio estas vetoita, nur se en ajnaj 3 provincoj el la 18 provincoj de Irako 2 trionoj de la balotantoj oponas kontraŭ la nova Konstitucio. Tiel la nova Konstitucio de Irako estis pasigita. Laŭ la publika opinio tiu ĉi rezulto estas granda afero en la politika vivo de Irako kaj kompreneble ludos akcelan rolon en la iraka politika rekonstruada procezo.

Unue, la pasigo de la nova Konstitucio eliminis obstaklon por la sekvapaŝa politika rekonstruado. Laŭplane Irako okazigos la elektadon de la Nacia Asembleo en decembro de la kuranta jaro laŭ la nova Konstitucio, kaj sekve establos la novan registaron, kiu reprezentu la tutan irakan popolon. Kiel la baza leĝo de la ŝtato, la nova Konstitucio igos la irakan politikan framon klara. La pasigo de la nova Konstitucio estas la ŝlosila paŝo en la procezo de la iraka politika kaj demokratia rekonstruado.

Due, la pasigo de la nova Konstitucio estas la rezulto de kompromisado de ĉiuj sektoj, kio utilas al la fina restarigo de paco kaj stabileco en Irako. La sunaismaj moslemoj iom post iom konsciis, ke la bojkotado al la elektado de la transira Nacia Asembleo okazinta en la komenco de la kuranta jaro ne alportis al ili efektivajn bonaĵojn, ili do ekkonis la gravecon de protekto de siaj interesoj per balotiloj kaj de partopreno en la politika procezo. Tial la ĉefaj partioj de la sunaisma sekto komencis partopreni en la procezo de ellaboro de la nova Konstitucio ĉefe gvidata de la ŝijaisma sekto kaj la kurdoj. Ankaŭ la ŝijaisma sekto kaj kurdoj komprenis, ke nur kompromiso malhelpos la sunaisman sekton fari bojkoton al la plebiscito de la nova Konstitucio, tiel ke la laŭleĝeco de la plebiscito estu garantiata. La reciproka kompromisado de la 3 flankoj sur tiu ĉi bazo sukcese antaŭenpuŝis la pasigon de la nova Konstitucio en la plebiscito.

Krome, la pasigo de la nova Konstitucio en la plebiscito ankaŭ faras bazon por tio, ke la usona armeo fine retiriĝu el Irako. La pasigo de la Konstitucio en ĉi-foja plebiscito montras, ke kvankam ekzistas diversaj diverĝoj, tamen inter diversaj sektoj de Irako estas ankaŭ pli grandaj komunaj interesoj. Protekto de la sendependeco kaj suvereneco de Irako kaj realigo de regado de Irako fare de irakanoj konformas al la bazaj interesoj de diversaj sektoj de Irako.