• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-26 16:21:36    
landa kongreso (2)

cri
Karaj aŭskultantoj, en la lasta programero ni konigis al vi la inaŭguron de la Sesa Ĉina Kongreso de Esperanto, okazinta lastaseptembre en la ĉina sudorienta bela kaj antikva urbo Quanzhou. Hodiaŭ ni konigos plu al vi pri la inaŭguro de la kongreso. Poste, ni invitos vin aŭsksulti intervjuon al hinda esperantisto, faritan de nia raportistino fraŭlino Zhang Ping en la Azia Kongreso, okazinta en Nepalo. Fine estos Esperantaj informoj.
Karaj amikoj, ni jam menciis en la lasta programero, ke prezidanto de UEA d-ro Renato Corsetti sendis sian gratulan mesaĝon al la Sesa Ĉina Kongreso de Esperanto. Nun bonvole aŭskultu lian mesaĝon legatan de nia parolisto:
/
En la inaŭguro, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo sinjoro Yu Tao donis raporton pri la laboro de la Ĉina Esperanto-Ligo en la lastaj du jaroj post la Kvina Ĉina Kongreso de Esperanto, okazinta en la ĉina nordorienta urbo Yanji en 2003.
Li diris:
/1
"Du jaroj jam pasis post la ĉina Kvina Kongreso de Esperanto, kiu okazis en oktobro 2003 en la urbo Yanji; kaj dume ni sukcese gastigis en Pekino la 89-an Universalan Kongreson de Esperanto. Post la Pekina UK, la Ĉina Esperanto-Ligo alprenis diversajn rimedojn por plibonigi niajn laborojn kaj antaŭenpuŝi la ĉinan movadon. Inspirate de la sukceso de la 89-a Universala Kongreso, lokaj Esperanto-asocioj faris diversajn aktivadojn kaj per tio vigligis la Esperanto-movadon en diversaj partoj de Ĉinio. Nun permesu min raporti pri la ĉefaj laboroj de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj de lokaj Esperanto-asocioj.
Pri sia raporto li diris:
"La raporto konsistas el tri partoj.
La unua parto: Ĉiamaniere klopodi por sukcesigi la 89-an Universalan Kongreson.
Unue, la Universala Kongreso estis okazigata kune de UEA kaj Loka Kongresa Komitato, kiu konsistis el ĉinaj esperantistoj. Post la kvina ĉina kongreso, la Ĉina Esperanto-Ligo faris ĉefe jenajn laborojn".
Poste li konigis ĉefajn preparajn laborojn faritajn de la Ĉina Esperanto-Ligo por la Kongreso.
Unue, inviti la plej altan gvidanton de la ŝtato kiel la altan protektanton de la Kongreso kaj organizi preparan komitaton de la Kongreso. Prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso Wu Bangguo estis la alta protektanto.
Due, ni akceptis oficistojn de UEA.
Trie, ni organizis la Lokan Kongresan Komitaton.
Kvare, ni organizis kunvenon de respondeculoj de Esperanto-asocioj de diversaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj kaj detale konsiliĝis kun ili por bone sukcesigi la Kongreson.
Kvine, ni sendis al la 88-a UK en Svedio la ĉinan esperantistan delegacion.
Sese, pere de retejo ni vaste propagandis pri la Kongreso kaj aranĝis dufoje gazetaran konferencon. Ĉinaj ĉefaj amaskomunikiloj faris detalan raportadon pri la preparado por la Kongreso.
Diverslokaj esperantistoj donis fortan subtenon al la Kongreso.
Li parolis ankaŭ pri la laboroj de la Ĉina Esperanto-Ligo post la Kongreso.

Poste, samideano Zou Guoxiang, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo donis raporton pri reviziado de la statuto de la Ligo.
/
Fine la malfermo finiĝis en la kantado de La Espero:
/
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi la malfermon de la Sesa Ĉina Kongreso de Esperanto.