• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-26 16:48:05    
Orienta silko: Bela virinfloro(foto)

cri

Silko estas nobla. Menciante la noblecon de silko, ni povas memori en Hongkong-a filmo nomata Tempo kiel Floro la belulinon beligitan de tempo---Zhang Manyu kaj ŝiajn kolorajn robojn. La beleco de silkaj roboj en la filmo estas sopirata de multe da virinoj. Sed ne ĉiuj homoj povas vesti sin per silko. Se okazos tia situacio, mi ĉirkaŭfraze diros al ili, ke ili elektu alian materialon, ĉar silko kaj ili ne pariĝas. Tio estas admono de Wang Yannan, kiu estas vesta desegnistino. En ŝiaj desegnaĵoj, la uzado de silko okupas 90%. Sed ŝi ĉiam insistas la principon: silko estas nobelo en materialoj, ne ĉiuj homoj povas bele vesti sin per ĝi.

Silko estas moda. La brilaj aspektoj de orientaj virinoj vestitaj per silkaj ceremoniaj vestoj sur internacia T-platformo, la ĝojo de modernaj knabinoj vestiĝintaj per belaj vestoj kaj ridetantaj sur strateto, la memfido kaj maturo elspiritaj de la delikataj silkaj tukoj kaj mansakoj de virinoj, la ŝatantoj de diversaj belaj Tang-vestoj kaj aliaj vestoj, ĉiuj povas prezenti la modecon de silko.

1  2  3