La 26-an de oktobro en Pekino, estro de la Ekonomia Departemento de la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono Ma Liqiang konigis, ke en la antaŭaj tri trimestroj ĉijare, pro plifortigo kaj plibonigo de la makroskopa reguligado, la ĉina industria ekonomio bone funkciis, kaj industriaj entreprenoj kun la certa skalo gajnis la profiton je 988,3 miliardoj da juanoj, je 20% pli multe ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.
En gazetara konferenco okazinta samtage, Ma Liqiang diris, ke en la antaŭaj tri trimestroj, la tendenco de tro rapida kreskado de investado en parto de ĉinaj industriaj entreprenoj estis daŭre retenata, kaj la investado en karba, petrola kaj aliaj entreprenoj tenis relative rapidan kreskadon.
Li esprimis, ke en la estonteco Ĉinio plifortigos la sintezan reguligadon kaj pluapaŝe impulsos la strukturan reguligadon de gravitaj entreprenoj.
|