• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-27 08:12:21    
Wang Zongren: Sopirado al "Falva Bubino"

CRI
Tio estas subtakso, ke oni rigardas ĝin ordinara. Ne! Tamen ĝi fakte estas sovaĝa herbo, aǔ sovaĝa floro. Ĝi ŝajnas febla, tamen estas vere eltenema. Ĝi ornamas dezerton per foliaj pecetoj, maldikaj tigoj kaj palaj floretoj. Ĝi, efektive sezona vegetalo, venas en somero kaj foriĝas vintre. Ĝi venas ne por fikse loĝi kaj ĝia foriro ne signifas ĉiaman elhejmiĝon. Ĝi faras ĉion por restigi eternan printempon en ĉiu angulo de Qinghai-tibeta Altebenaĵo.
Mi feliĉe memoras ĝian kromnomon, Falva Bubino. Ĝia termino jam forglitis el mia kapo. Sed mi estas unu el malmultaj atestantoj...
Ĉiu el aǔtaj soldatoj sur Qinghai-tibeta Altebenaĵo havas saman deziron, neniel forigeblan, vidi okulplaĉan kaj plezurigan verdon. Tia deziro estas ne malpli forta ol ke oni trovu fonton. Plej bone estas, ke arbo estu renkontata. Se ne, almenaǔ fasko da herboj jam tre kontentigas. Imagu do, ke de la frua mateno, apenaǔ eniĝinte aǔton, ni firme tenas la stirilon, dum la aǔto kuras kaj kuras, ĝis tagmezo, kaj ĝis vespero; ŝoseo estas nia tuta tereno, kaj niaj okuloj jam "acerbas" pro Gobio, neĝa montopinto kaj kalva altaĵo. Tro avaras la natura medio de la altebenaĵo, kiu turmentas nin fajrajn junulojn per monotonigo de la tagoj.
Subite venas momento kontentigi nian deziron. Jen, sur vojo kondukanta al la monto Bayamkra troviĝas loko nomata Tara la Unua, kio signifas, ke sekvas 2-a, 3-a kaj... Kaj kia loko? Terure salalkala.
Kion vi atendas, tio ne frekventas! Sed jen, ekster ĉies atendo, pluvo alvenas, kvazaǔ el alia mondo! Kaj tuj aperas freŝa verdo, kaj tia ke oni neniel povas distingi, ĉu ĝi estas herbo aǔ floro. La 1-a eltrovinto estas estro de la 3-a grupo. Li elane krias: "Rigardu! Kio la trezoro?"
Prompte alsvarmas ĉiuj soldatoj, delonge sciantaj, ke ĉiufoje io amuza eruptas, kiam la 3-agrupa estro jelpas.
Ĝia tuto similas miniaturon de ombrelo. Tigo tre maldika kaj supla, folioj rememorigaj al tiuj de karoto. Ĝia alto ne atingas 10 centimetrojn. Kronas florbutono kun pala koloro. Kaj ni diskutas pri ĝi, eĉ debatas. Jen tiu diras, ke ĝi estas flugonta hometo; alia asertas, ke ĝi ŝajnas kokerikanta virkoko kun alte levita kapo; 3-a refutas, imagante ĝin vulpo... La kapon skuas la estro de la 3-a grupo. Kio zumas en lia kapo? "Kion finfine ĝi similas, grupestro?" La sama demando ŝprucas el ties kaj ĉi ties buŝoj. Tamen li donas suspenson, anstataǔ fari respondon. Brulas al ni la koro. Fine li malfermas la buŝon.
"Ankoraǔ pli atente rigardu! Ĝi estas falva bubino."
Multaj paroj da okuloj fiksas sin al la bubino. Ja ja, tre ĉarma. Ĉarmas ankaǔ la mondo.