En la mongola lingvo, Kekexili signifas belan fraŭlinon. Ĝi estas unu el la ĉefaj komencejoj de Jangzi-rivero kaj troviĝas en la nordokcidenta parto de Qinghai-Tibeta altebenaĵo.
Kekexili senhoma regiono, estas la tria granda senhoma regiono tra la tuta mondo kaj la unua granda kaj ankaŭ estas la lasta natura loko, en kie restas la primitivan stato en Ĉinio. Ĉirkaŭ Kekexili, ne ekzistas ŝirmilo, kaj ĝia topografio estas alta. Ĝia meznombra alteco super la marnivelo estas pli ol 5,000 metroj. La vetero ĉi tie estas malvarma kaj ventegas tutjare. La plej granda rapideco de vento estas 20 metroj ĝis 28 metroj po unu sekundo kaj la meznombra temperaturo estas sub -4°C.
Kvankam la vetero estas malbona, tamen Kekexili estas la paradizo de sovaĝaj animaloj. Sovaĝa gruntbovo, tibeta antilopo, kiango, blanklipa cervo, bruna urso kaj aliaj specialaj sovaĝaj animaloj pli ĉarmigas la belan fraŭlinon.
1 2 3 4 5 6
|