• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-27 18:41:48    
Germana grupo Linde kreis azian unuan grandan entreprenon de fabrikado de ĉarelo en Ĉinio (2)

cri
Liverante al Ĉinio kaj aliaj landoj bonkvalitajn produktojn, la korporacio Linde atentas liveri al klientoj perfektan antaŭvendan kaj postvendan servadon. Unue, bone trejnita venda delegito de la korporacio Linde povas helpi al klientoj elekti taŭgan ĉarelan produkton. Due, altkvalita postvenda serva inĝeniero de Linde povas liveri al klientoj bonkvalitan servadon en flankoj de protekto, riparo kaj trejno de laborantoj. Sinjoro Chen Jinping esprimis, ke en la korporacio Linde, klientoj povas ĝui antaŭvendan kaj postvendan servadon.

"Liverante produktojn, ni tre atentas la servadon antaŭ kaj post vendo. Antaŭ vendo, ni liveras al klientoj diversajn analizojn, por ke ili havu plej bonan loĝistikan sistemon, reduktu koston kaj altigu loĝistikan efikon. Post vendo, ni liveras tre specialan postvendan servadon, en la tuta lando ni havas pli ol 200 postvendajn aŭtojn, ni difinis ilin 'moveblaj laborejoj', per la laborejoj ni povas tre rapide kaj efike solvi problemon de niaj klientoj."

Estro de la merkata fako de la korporacio Linde (Ĉinio) sinjoro Antoine Chazelle sciigis raportiston, ke kiel granda entrepreno de mekanika fabrikado, la eniro de la korporacio Linde alportis al Xiamen ne unu entreprenon, sed multe de entreprenoj, kiuj liveras al Linde servadon, sinsekve disvolviĝante en Xiamen; cetere, la aĉetado de Linde en Ĉinio liveras ŝancon al propraj entreprenoj.

"La akcela rolo de nia investo al Xiamen ankaŭ enkorpigas, ke multaj kompletaj entreprenoj faris investon en Xiamen, multaj fremdlandaj korporacioj venis ĉi tien pro ni. Ekzemple, post nia eniro, multaj niaj usonaj kaj germanaj provizistoj instalis ĉefoficejojn en Xiamen."

Laŭ konigo, en la estonteco la korporacio Linde pluapaŝe fortigos investon al esploro kaj ekspluato kaj senĉese ekspluatos novajn produktojn. Ili ne nur vendos produktojn faritajn en Ĉinio al aziaj diversaj lokoj, sed ankaŭ pluapaŝe vastigos proporcion de produktoj en eŭropa kaj usona merkatoj.