• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-27 18:52:55    
Ĉinio malfermos pordon de rekta vendo (1)

cri
En la lasta monato, atentataj 'administra leĝo de rekta vendo' kaj 'leĝo de malpermeso de piramida vendo' estis oficiale publikigitaj. La du leĝoj ellaboris rigorajn administrajn metodojn pri enkonduko kaj reguligo de la disvolvo de ĉina rekta vendo, precipe pri distingo de rekta vendo kaj kontraŭleĝa pirmida vendo kaj garantio de interesoj de la publiko. Tio signifas, ke la rekta vendo malpermesita 7 jarojn en Ĉinio baldaŭ malfermos pordon al enlandaj kaj eksteraj komercistoj.

En la 40-aj jaroj de la lasta jarcento, usona korporacio pri ssnitaraj produktoj kreis novan vendan modelon, nome ke se vendisto trovas iujn homojn por helpe fari vendon, li povas akiri premion, samtempe la korporacio elprenos premion el pliiĝanta venda sumo. Ĉi tiu venda modelo sen magazeno per la vid-al-vida vendo de vendisto estas titolita rekta vendo.

En 1990, la venda modelo rekta vendo eniris en Ĉinion, en la sekvantaj jaroj, la ĉina rekta vendo montris prosperan aspekton, sed la prospero kaŝis krizon. En la nomo de rekta vendo, iuj kontraŭleĝaj personoj utiligis la psikon, ke homoj esperas subite riĉiĝi, ne celis vendi produktojn, sed senĉese sorbis homojn en la vendan reton por atingi la celon de ĉantaĝo de mono. La ĉantaĝa maniero de piramida vendo estas malpermesita de multaj landoj. La plej esenca punkto de kontraŭleĝa piramida vendo estas, ke la enspezo de tiaj vendistoj ne fontas el ilia vendo, sed el subaj vendistoj, la piramida organizo ne atentas, kion vi vendas kaj kiom da produktoj vi vendas, atentas nur tion, ĉu vi povas altiri pli multajn homojn en la vendan piramidon.

Estro de kontraŭpiramidvenda fako de sekcio de justa negoco sub la ĉina Ŝtata Industria kaj Komerca Administra Ĝenerala Buroo sinjoro Wu Yan konigis, ke la kontraŭleĝa vendo serioze malordigis la merkaton de rekta vendo, pro tio en 1998 Ĉinio publikigis 'informon pri malpermeso de piramida vendo' kaj tute malpermesis la regulan rektvendon kaj la kontraŭleĝan vendon.

"Kontraŭleĝa piramida vendo alportis grandan damaĝon al Ĉinio. En 1998, la ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis la informon pri malpermeso de piramida vendo, poste gvidate de la registaro diversnivelaj industriaj kaj komercaj fakoj kaj publiksekurecaj fakoj disvolvis multajn laborojn, en la lastaj jaroj ni faris specialajn agojn por bati cirkulvendon, ankaŭ lokaj registaroj faris multajn laborojn."

En la lastaj jaroj, sekve de la pluriĝo de konsumado de ĉinaj loĝantoj, la ĉina merkato naskis relative altan bezonon al normala rekta vendo, iuj entreprenoj kaj personoj ekpruvis administradon de rekta vendo. Samtempe kun tio, laŭ la promeso de Ĉinio en la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, Ĉinio devas malfermi rektan vendon ekde la fino de 2005. Kadre de tio, ĉinaj koncernaj fakoj ellaboris ''administran leĝon de rekta vendo' kaj 'leĝon de malpermeso de piramida vendo' por reguligi rektan vendon, kiu baldaŭ estos permesata.