• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-27 20:00:26    
Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj aktive akcelis konstruadon de duflanka liberkomerca regiono (1)

CRI
Lastatempe en la ĉina sudokcidenta urbo Nanning, okazis 2-a foiro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj por akceli ekonomian kaj komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj la asocio. En la foiro, oni faris intertraktadon pri komerco kaj investo, oficistoj kaj entreprenistoj de Ĉinio kaj landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj faris diskuton pri malfermo kaj ekspluato de la duflanka merkato. Oficisto de la ĉina Ministerio pri Komerco esprimis, ke nun disvolviĝas glate la konstruado de la liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, Ĉinio kune kun la asocio aktive akcelos la konstruadon de la duflanka liberkomerca regiono.

Por vastigi spacon de stabilaj ekonomia disvolvo de eksterkomerca kresko, en 2002 gvidantoj de Ĉinio kaj la 10 landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj subskribis 'Kadran Interkonsenton pri Ĉiuflanka Ekonomia Kunlaboro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj', kaj oficiale komencis la intertraktadan procezon de la liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj la asocio. Asistanto de ĉina ministro pri komerco sinjoro Chen Jian esprimis en la foiro, ke nun disvolviĝas glate la konstruado de la liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj la asocio.

"Kunlaboro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj sur kampoj de komerco, investo kaj tekniko estas pli kaj pli intima. La konstruado de la liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj la asocio senĉese akiris novajn progresojn, kaj inter ĉiuj intertraktadaj procezoj pri liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj aliaj landoj kaj regionoj, la procezo pri la liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj eniris plej antaŭe, kaj akirita atingo estas plej praktika, plej efika kaj plej elstara."

Sinjoro Chen Jian konigis, ke de 2002 ĝis 2004, duflanka komerca sumo inter Ĉinio kaj la asocio jarmeznombre pliiĝis 38,9%. En 2004, la sumo atingis 105,9 milardojn da usonaj dolaroj kaj antaŭtempe realigis la celon, elmetitan de ĉina ĉefministro Wen Jiabao, ke la duflanka komerca sumo superu 100 milionojn da usonaj dolaroj. Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj jam estas la 4-a granda komerca partnero unu de la alia.

Por ke la komerco inter Ĉinio kaj la asocio estu pli libera kaj pli oportuna, de la komenco de 2004, Ĉinio kaj multaj landoj de la asocio plenumas 'planon de frutempa gajno' kadre de liberkomerca regiono, ili reduktis doganon de agrikulturaj produktoj kaj en 2006 en la regiono oni realigos nulan doganon de la komerco de agrikulturaj produktoj. En la fino de la lasta jaro, Ĉinio kaj la Asocio de Sudorientaziaj Landoj subskribis 'Interkonsenton pri Komerco de Varoj' kaj 'Interkonsenton pri Sistemo de Konflikta Solvo', tial finis la intertraktadon de la komerco de varoj. De la lasta julio, la du flankoj laŭgrade reciproke donis favoran doganon al pli ol 7 000 produktoj, produktitaj en la kontraŭa flanko.