• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-28 13:33:27    
Pionira reĝisoro Zhang Guangtian

cri

Zhang Guangtian estas disputata persono en la ĉina teatrista rondo. Subtenantoj konsideras lin kiel pioniron kaj reformiston en la ĉina teatrista rondo, dum la opoziciuloj opiniis, ke liaj verkoj akcentas la formon multe pli ol la enhavon kaj eĉ iagrade rivelas lian sensciecon pri teatraĵo.

39-jara Zhang Guangtian estas famulo en la ĉina kultura rondo. En la komenco de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento li fondis la grupon de balada kantado "Suna Kamarado". Ĝi estas la plej frua popola moderna orkestro en lia hejmloko Ŝanhajo. En tiu ĉi periodo li verkis grandan nombron da kantoj kaj aktive partoprenis en diversaj prezentadoj. Komence de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento li transloĝiĝis al Pekino kaj ekentreprenis verkadon de filmoj kaj teatraĵoj.

Kvankam Zhang Guangtian akiris sukceson en verkado de kantoj kaj muzikaĵoj, li tamen estis ankoraŭ novico en la tearista rondo. En 2000 la teatraĵo "Che Guevara", kiun li planis kaj reĝisoris, prezentiĝis en Pekino. Tiu ĉi verko laŭdas la forton de justeco kaj revolucio per pluraj en- kaj ekster-landaj historiaj eventoj kaj personoj, prenante travivaĵon de Che Guevara, latinamerika revoluciulo kiel enkondukon. La teatraĵo finis sin per korskua kaj grandioza sceno de la kanto "Internacio". Zhang Guangtian titolis tiun ĉi teatraĵan formon "epopea teatraĵo", kiu neniam aperis en ĉinaj teatraĵoj. Pluraj faktoroj vekis grandan atenton al la teatraĵo "Che Guevara". Tiam kiel pionira reĝisoro Zhang Guangtian debutis antaŭ la publiko. Li rememoris, "La unuaraŭnda prezentado iris tre malfacile, ni ne akceptis mendon de tuta teatro, tial la vizitantoj plejparte estis pasantoj preter la teatro. Ni tiel aranĝis la prezentadon por ke la vizitantoj spektu nian prezentadon tute pro sia volo. Se iuj estos vere kortuŝitaj de la prezentado, ili certe rekomendos ĝin al siaj amikoj, tio ja estas nia celo"

Zhang Guangtian diris, ke oni devas strebi por ideo kaj kredo, se iuj revas ĉiam pri domo, aŭto kaj kredito, ili estas vere vegetantoj. Li opiniis, ke en la socio al multaj homoj mankas ĝuste ideo kaj kredo. Li greftis sian spiritan ideon en teatraĵon kaj finfine gajnis la publikon tute ekster sia atendo.

Post la teatraĵo "Che Guevara", Zhang Guangtian sinsekve lanĉis "Belulino", "Sinjoro Lusin", "Konfuzio" kaj aliajn verkojn. Tiuj verkoj havas la saman karakterizon, ke ili kun forta kritikemo preteratentas la intrigon kaj rolojn, kaj simple dividis la rolojn en pozitivan kaj negotivan partojn. Ekzemple, la teatraĵo "Konfuzio", kiu ampleksas multajn aktualajn signojn, havas tre komplikan aspekton. En tiu ĉi teatraĵo la heroo Konfuzio reprezentas la tutan konfuzianisman ideologion kaj ties iniciatinton kaj iam simplan signon. La verko kritikas adoron al idolo kaj ankaŭ kritikon al idolo. Sur la scenejo aktoroj senĉese faris kritikan parolon jen serioze, jen absurde. La verko forlasis la formon de tradicia dramo, ke ĝi enmetis multajn neteatraĵajn elementojn en la teatraĵon, tamen ĝuste tio kaŭzis riproĉon al la verko kaj ties verkinto Zhang Guangtian. Iuj komentis, ke verkoj de Zhang Guangtian surface reflektis strebadon al la spirita libero pri arto kaj la vivo, tamen ili fakte montris tro da komerca etoso.

En la jaro 2003 Zhang Guangtian eldonis sian aŭtobiografion "Mia proleta vivo", sur kies kovrilo estas skribitaj vortoj "Kultura aventurulo kaj mito pri moderna arto". En tiu ĉi libro la verkinto rememoris sian kreskan precezon kaj alprenis grandan nombron da fotoj kaj teatraj tekstoj por reliefigi sian proponon pri teatraĵa arto kaj montri sian malestimon al aŭtoritato kaj moroj. La libro tuj kaŭzis diskuton, pri tio tamen Zhuang Guangtian estis indiferenta, opiniante ke li ne zorgis pri tio kaj ne timas tiujn riproĉojn. Li diris, "Homo zorgeme kaj laŭplane traktas ĉion, nur kiam li posedas ion, tamen kiam li posedas nenion aŭ konscias, ke ĉio antaŭ li estas efemeraĵo, li neniel faris planon. Ĝuste pro tio mi titolas mian libron "Mia proleta vivo". Mi estas proleto kaj povas konservi nenion, tial mi iras ĉiam sekve de la vivo."

Zhuang Guangtian diris, ke verkado estas lia entrepreno, kaj li havas multajn planojn, inkluzive transformi tradician pekinan operon. Li esperas, ke lia praktikado povu krei novan atmosferon al la ĉina teatrista rondo.