• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-28 16:01:36    
Prezidanto de galerio Huang Yan

cri

Sinjorinon Huang Yan, kiu longtempe okupiĝas pri esplorado kaj instruado de media arta projekto. Antaŭnelonge ŝi funkciigis galerion Zhendan kaj celas propagandi la ĉinajn nuntempajn kulturon kaj arton al la mondo. Nun la galerio estas laŭdata en pekina koncerna rondo.

Nelonge post malfermo de la galerio, Huang Yan publikigis ekspozicion kaj pere de arto, faras diskutadon pri nuntempa arta spirito. En la ekspozicio, ne nur pentraĵoj sed ankaŭ skulptaĵoj superas ĝeneralan komprenon de homoj pri arta perilo, materialoj, kiaj plumo, fero, kretono kaj diĝita fotado estas mirinde uzataj en arta kreado. Tio formis impulson al homa tradicia koncepto. Artistoj partoprenantaj en la ekspozicio, ekzemple Hu Mingzhe, Liu Xuguang, Guance kaj aliaj, estas kerna forto de la ĉina nuntempa arto. Kvankam ilia krea rimedo kaj esprima formo estas diferencaj, tamen la galerio kolektas ilin kaj eksponas ilian esploradon pri ebleco de arto kiel perilo. Tio samtempe manifestas distingan stilon de la galerio. Huang Yan konigis al raportisto sian koncepton pri galerio. Ŝi diris:

"Mi faris konsideradon je kelkaj monatoj pri stilo de la galerio. Ĉu ĝi estos butiko de pentraĵoj, aŭ komerca galerio aŭ galerio kun relative alta faka nivelo? Fine mi scias, ke mi volas funkciigi tian galerion kun granda arteco kaj alta faka nivelo. Ni ankaŭ faris esploron pri tiuj artistoj, kiujn ni propagandis unuafoje kaj esperas, ke la publika aktivado estas esploro pri arto. Estas grave, ke ni disvastigas bonajn artaĵojn al amatoroj, kiuj ŝatas arton."

La galerio situas en Chaoyang-kvartalo, kie estas komerca centro de Pekino. Kvankam ĝi havas malgrandan areon, tamen eleganteco regas en ĝi. Homoj, kiuj venis al la galerio, opinias, ke tie troviĝas ĉarmo. Huang Yan opinias, ke tiu ĉarmo havas kompaktajn rilatojn kun ŝia denaska talento kaj profesia sperto.

Huang Yan naskiĝis en familio de universitataj instruistoj kaj ŝiaj du onkloj okupiĝas pri laboro rilata al pentrado. Influate Huang Yan deinfanaĝe ŝatis pentradon. Ŝi rememoris, ke kiam ŝi estis infano, pro malfortika korpo, ŝi ofte estis ofendita, tamen ŝi lertis en pentrado kaj pliaĝaj geknaboj petis ŝin helpi al ili plenumi pentran taskon kaj ŝi iom post iom havis memfidon. Kaj tiam ŝi ekhavis specialan senton al pentrado.