• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-10-31 18:59:06    
Iom pri "Kvartalo Montranta la Ĉinan Kulturon"

cri

Li Jing diris, ke "tero" havas specialan signifon en la ĉina kulturo. En la ĉina lingvo, "ŝtato" havas alian nomon, t.e. "Sheji". "She" aludas "teran dion" kaj "Ji" "grenan dion". En la ĉina historio, ĉiuj dinastioj alte atentis kulton al tera dio.

En la lastaj 7 jaroj post ekpraktiko de la "Inĝenieriaĵo por Ligi la Ĉinan Kulturon", okazis aliaj influhavaj aktivadoj. En 2002, "Konkurso por Laŭtlegi Ĉinan Klasikan Kulturon" okazinta en monda kultura heredaĵo Konfucea Templio, altiris al si pli ol 3 000 infanojn el mondaj diversaj lokoj. Ili unuvoĉe laŭtlegis Analekton de Konfuceo kaj tio kaŭzis fortan eĥon.

Sekve de fiksa loĝado de "Kvartalo Montranta la Ĉinan Kulturon" en la urbo Jining, Shandong-provinco, serio da konstruaĵoj, kiuj montras la ĉinan kulturon, sinsekve plenumos konstruadon. "Ĝardeno Memora al Ĉinaj Prauloj" estas en la urbo Tianshui, Gansu-provinco, por memori al prauloj de la homaro en ĉina mito; "Ĝardeno pri Ĉina Fil-Pieco" estos konstruata en la urbo Changzhou, Jiangsu-provinco, tiea ĝis nun bone konservata "Templo de Obeema Filo" havas historion je centoj da jaroj; "Porcelanaĵa Monumento" estos konstruata en la urbo Jing dezhen, ĉar la loko estas rigardata kiel origina loko de ĉina porcelano.

Sincere dirite, "Inĝenieriaĵo por Ligi la Ĉinan Kulturon" estas unu el programoj de la lastaj jaroj pri aktiviĝo de la ĉina tradicia kulturo. Sekve de disvolviĝo de la ĉinaj ekonomio kaj socio, "nacia kulturo" kun ĉinaj tradiciaj filozofo, literaturo kaj historio kiel enhavo komencis esti atentata. En interfluo inter Ĉinio kaj aliaj landoj, kultura interfluo kun la ĉina tradicia kulturo kiel enhavo, pliiĝas tago post tago. Vic-prezidanto de Asocio por Akceli la Ĉinan Nacian Kulturon" sinjoro Wang Shi opinias, ke prosperigo de la ĉina tradicia kulturo havas pozitivan signifon por la nuna mondo. Li diris:

"Ni sentas, ke la ĉina kulturo havas eblecon liveri inspiron por solvi kelkajn problemojn de la homaro en la estonteco."

Wang Shi diris, ke la ĉina tradicia kulturo havas sian apartan pozicion en la mondo kaj ĝiaj profunda enhavo kaj signifo por la moderna socio estas ankoraŭ ne plene elfosataj kaj konataj.