En la 31-a de oktobro, israela ĉefministro Ariel Sharon esprimis, ke la israela registaro rigardas la konstruadon de la apartiga muro kiel la ĉefan taskon. La konstruado ne alfrontos ian ajn budĝetan kaj politikan malhelpon.
Ariel Sharon diris en la inaŭguro de la vintra kunveno de israela parlamento, ke Israelo kiel eble plej frue plenumos la konstruadon de la apartiga muro kaj kiel eble plej malgrande influos la vivadon de palestinanoj.
|