Kiel sciate, la 58-a IFEF-kongreso okazos de la 6-a ĝis la 13-a de majo en la jaro 2006. Post la kongreso okazos ankaŭ la postkongresaj ekskursoj en Pekino. Kongresanoj, kiuj partoprenos en tiuj ekskursoj, vizitos famajn vidindaĵojn de Pekino, ekzemple Tian'anmen-placo, Imperiestra Palaco, Ĉiela Altaro, Granda Muro, Maŭzoleoj de Ming-dinastio, Somera Palaco, Antikva Liulichang-strato, Wangfujing-strato ktp. El tiuj, multaj jam estas bone konataj de vi pro nia prezentado en niaj programeroj.
|