• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-01 16:07:03    
Huang Yan kaj ŝia galerio

cri

Laŭ volo de la gepatroj, Huang Yan lernis en konstruado en universitato, tamen en sia animo fluis forta sopiro al kontakto kun arto. Tial post diplomiĝo el universitato, ŝi forlasis hejmlokon la urbo Wuhan de la provinco Hubei kaj veturis al Pekino por diligente studi median artan projekton.

Krom disvolvo de instruado, Huang Yan prezidis kaj partoprenis en pluraj programoj de media arta projekto kaj ŝiaj projektoj estis premiitaj.

En media arta projekto, utiligo de artaĵoj estas grava ĉenero. Huang Yan ofte manifestas sian postulon al liverantoj de artaĵoj, kiaj artaĵoj estas bezonataj de ŝi por plenumi ŝian kompletan projekton. Dum ofta kontakto, Huang Yan iom post iom sentis, ke en ŝia koro aktivas iu sonĝo. Ŝi diris:

"Fakte antaŭ kelkaj jaroj, mi volis okupiĝi pri kultura interfluo kaj arta propagando. Eble tio rilatas al mia hobio pri pentrado en infaneco. Tial mi volas fari ion rilate al la sonĝo."

Aŭskultante ŝiaj amikoj subtenas ŝian pensmanieron pri funkciigo de galerio. Ĉar nun en Ĉinio merkato de artaĵoj estas novtipa industrio kaj galerio, kiel nova afero en ĉina artaĵa merkato, disvolviĝas je almenaŭ 20 jaroj, kaj multaj elstaraj galerioj estas sub prezidado de alilandanoj, tial amikoj esperas, ke Huang Yan povos funkciigi eminentan galerion. Huang Yan diris:

"La artaĵa merkato havas bonan perspektivon en Ĉinio. Kvankam oni diris, ke nun estas malfacile funkciigi galerion, tamen ni ankoraŭ opinias, ke ĝi havos kontentigan perspektivon. Mi interesiĝas pri tio kaj volas fari laŭplaĉan aferon."

Helpate de bona riĉfonto en arta kaj projekta rondoj kaj subtenate de amo kaj entuziasmo al arto, post dujara preparado, Huang Yan malfermis sian galerion. Ŝi titolis la galerion Zhendan, ŝi klarigis, ke en antikva ĉina lingvo, Zhendan signifas Ĉinion. Ŝi esperas, ke homo scias, ke ĝi estas ĉina galerio post unua rigardo de ĝia nomo. Ŝia galerio estas difinita por manifesti ĉinan nuntempan arton kaj ŝi esperas disvastigi plej eminentan, plej maturan kaj plej aktivan parton de la ĉina nuntempa arto al homoj ĉinaj kaj alilandaj, kiuj ŝatas arton.