• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-01 17:10:50    
Antikva kaj Nova urbeto Pingyao (2)

cri
Laŭdire, ĉiujare dum la ekspozicio de fotoj, oni vendis multajn brodajn ŝuojn. Pingyao-anoj pli kaj pli konis valoron de tiuj tolo-ŝuoj produktitaj en malgrandaj metiejoj.

La raportisto rimarkis, ke dum la ekspozicio de fotoj, ĉiuj mastroj de grandaj kaj malgrandaj butikoj de la urbeto Pingyao tre ĝojis, papertranĉaĵoj, brodaŝuoj, tolo-tigroj, lakaĵoj, bovaĵoj de Pingyao, ĉiuj lokaj produktoj estas vaste bonvenigataj de vojaĝantoj. S-ino Hou Donghua administras ŝuo-butikon kune kun sia edzo en la urbeto, ili aparte vendas brodaŝuojn faritajn de si mem. Kvankam ilia metiejo estis foje kaj refoje pligrandigita, tamen ili ankoraŭ ne povas kontentigi postuladon dum la Internacia Ekspozicio de Fotoj. Dum la ekspozicio ĉiutage ili vendis sesdek aŭ sepdek parojn da brodaŝuoj. Parolante pri tio, ŝi ekscitite diris al raportisto:  

"Ni administras la butikon de kvin jaroj, komence nur ni du geedzoj laboris por la butiko, mia edzo scipovas fari brodaŝuojn, kaj mi respondecas pri vendado. Nun nia butiko estas pli kaj pli grandigita kaj ni jam havas pli ol dek laborantojn. Dum la ekspozicio de fotoj, la negoco certe estas pli bona ol ordinare. La ekspozicio de fotoj jam estas la alia ĉefsezono de vendado. Antaŭe la ĉefsezono de vendado estis la 1-a de majo dum la Laborula Festo kaj la 1-a de oktobro dum la Nacia Tago de Ĉinio, nun ni havas ankaŭ la Internacian Ekspozicion de Fotoj. Post la ĉefsezono, ni devas konsideri, kio estas la plej bonvenigata stilo de tiu jaro, kaj en la sekvanta jaro ni devas ŝanĝi la produktadon laŭ bezono de aĉetantoj. Ĝenerale ni prezentas novan stilon en malfavora sezono kaj vendas tiujn ŝuojn en ĉefsezono."

Krom tio, tiu ŝuobutiko ankaŭ establis retejon. S-ino Hou Donghua diris:

"Multaj klientoj volas aĉeti plu ŝuojn post reveno al hejmo, tamen ili ne povas klare priskribi telefone la stilon kaj desegnon kiujn ili volas. Tial mi establis nian propran retejon kaj surretigis bildojn de ĉiuj ŝuo-stiloj. Tiamaniere klientoj povas facile mendi ŝuojn surrete. Tio ne nur alportis facilon al klientoj, sed ankaŭ kreskigis nian vendkvanton. Ĉiujare ni poŝte sendis 1 000 ĝis 2 000 parojn da ŝuoj."

En la lastaj jaroj, ĉiuj ĉinaj kaj fremdlandaj vizitantoj al la urbeto Pingyao admiras ĝian apartan aspekton. La antikva urbeto ŝajnas nomkarto de Pingyao al la tuta mondo, ĉiujare la loka buroo pri relikvo organizas homojn ripari la urban muron por konservi ĝian kompletecon. Nokte, malleviĝis la luno iom post iom, la raportisto renkontiĝis kun du maljunuloj, kiuj laboris ĉe la muro, ili diris al la raportisto:

"Nun nia salajro altiĝis, antaŭe ni gajnis 20 juanojn ĉiutage, nun tio altiĝis al 30. Se ni havas teknikon, ni povas gajni 40 juanojn."

Ankaŭ s-ino Yuan, kiu kondukis triciklon en la urbeto, rakontis al la raportisto pri ŝanĝiĝo en sia vivo:

"Antaŭe mi kondukis veturilon de kripluloj, post kvin jaroj mi akumulis monon por aĉeti tiun triciklon. Dum la ekspozicio, mi ĉiutage gajnis pil ol cent juanojn."

Do ni devas kredi, ke sekve de sukcesa organizo de la Internacia Ekspozicio de Fotoj en la urbeto Pingyao jaro post jaro, la popolanoj de Pingyao certe gajnos pli kaj pli multe da profito. La plej grava estas tio, ke ĉiuj loĝantoj de la urbeto Pingyao konsciis, ke la Internacia Ekspozicio de Fotoj faris pozitivan kaj profundan influon al altigo de fameco de Pingyao, plifortigo de malferma kapablo, establo de bona figuro de la urbeto, kolekto de kulturaj kaj turismaj riĉfontoj kaj akcelo de reguligo de loka ekonomia strukturo.

Ministro pri propagando de Shanxi-provinco, estro de la organiza komitato de la ekspozicio s-ro Shen Weichen diris:  

"La Internacia Ekspozicio de Fotoj jam estas fenestro por montri modernan internacian fotografian arton, grava platformo por akceli kulturan interfluon inter Ĉinio kaj aliaj landoj kaj grava kanalo de la urbeto Pingyao kaj Shanxi-provinco al la mondo."

Antaŭtage de inaŭguro de la ekspozicio, la urbeto Pingyao kaj la franca urbo Provins, kiuj ambaŭ estas mondaj kulturaj heredaĵoj, subskribis interkonsenton kiel ĝemelaj urboj. En la mondo, estas unuafoje, ke du mondaj kulturaj heredaĵoj kuniĝis kiel amikaj urboj. Tio ĝuste estas fakto, ke la urbeto Pingyao akcelis malfermon per la Internacia Ekspozicio de Fotoj.

En la inaŭguro de la ekspozicio, urbestro de Provins s-ro Jacob faris parolon, esperante, ke Pingyao kaj Provins faros pli multajn interfluon kaj kunlaboron en jenaj tri flankoj. Li diris: 

"Unue, ni interŝanĝos spertojn kaj diskutos pri protekto de la antikva urbo; due, ni proponas, ke la du urboj plifortigu kulturan interfluon, same kiel la ekspozicio de fotoj en Pingyao kaj invitu fotografistojn kaj verkistojn de ambaŭ landoj por kreskigi komprenon de la homoj pri la du urboj; trie, ni esperas reciproke helpi la du urbojn en turisma ekonomio. Francaj vojaĝantoj povos viziti la urbeton Pingyao post vizito al Pekino, kaj ĉinaj vojaĝantoj volos viziti Provins post atingo al Parizo."

Antaŭ cent jaroj, la komercistoj de Pingyao iam estis plej riĉaj en la lando kaj faris negocon en diversaj lokoj de Ĉinio, ĝuste pro tio ili estis bone konataj tra la tuta lando. Antaŭ pli ol dek jaroj, filmo de ĉina fama reĝisoro Zhang Yimou sub la titolo "Levu Ruĝan Lanternon" refoje konigis ĉarmon de la urbeto al la mondo. Antaŭ sep jaroj, kiel elstara ekzemplo de urboj de la dinastioj Ming kaj Qing de la han-nacieco de Ĉinio, la urbeto Pingyao estis enlistigita kiel monda heredaĵo. Hodiaŭ kulturo de antikva urbo kaj fotografia arto perfekte kunfandiĝis kaj la urbeto refoje brile aperis antaŭ la mondo.

"Frato, kien vi iros? Ekskursu per triciklo! Nur 2 juanoj por unu homo."

"Rondiru tra la urbeto!"

"Nun estas plej taŭga tempo por viziti vesper-pejzaĝon!"