La 1-an de novembro en la urbo Sanya, Hainan-provinco, suda Ĉinio, ĉina vicĉefministro Wu Yi kaj rusa vicĉefministro Zhukov kune prezidis la 9-an kunvenon de komisiono de regula renkontiĝo de ĉefministroj de Ĉinio kaj Rusio.
Wu Yi diris, ke la ĉefa tasko de la kunveno estas konfirmi gravitcentron kaj celon de estonta kunlaboro; plivastigi landliman kaj regionan ekonomian kaj komercan interfluon; plifortigi kunlaboron en kampo de energio; profundigi kunlaboron inter la du landoj en kampoj de scienctekniko, spacialo kaj bazaj instalaĵoj.
Zhukov diris, ke la rusa flanko estas kontenta pri senŝesa disvolviĝo de kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj.
|