De la 6-a ĝis la 13-a de majo, 2006 okazos la 58-a IFEF-kongreso en la ĉina orienta urbo Ŝanhajo, kaj la kongresejo estas la Ŝanhaja Scienca Halo.
La Ŝanhaja Scienca Halo, inkluzive de hotelo, situas en la mezo de la urbo. Ĝia ĉefa domo havas 16 etaĝojn. En la Halo ekzistas 34 kunvenejoj, inter tiuj la plej granda povas enteni 320 personojn.
La Halo havas 61 ĉambrojn unulitajn kaj dulitajn klimatizitajn, ekipitajn per la kablo-televido, telefono, banejo kaj aliaj modernaj instalaĵoj.
|