La kvarunga testudo (Testudo horsfieldi) el la ordo de testuduloj kaj familio de testudedoj troviĝas en Ŝinĝjang de Ĉinio kaj ankaŭ videblas en Kaŭkazo de Rusio, nordorienta Irano, Afganio kaj nordokcidenta Hindio. Ĝia karapaco longas ĉirkaŭ dudekkvin centimetrojn, ĝiaj kvar membroj estas en formo de cilindro kaj ĝiaj antaŭaj membroj havas po kvar ungojn, inter kiuj ne estas membrano.
La kvarungaj testudoj vivas en fekundaj stepoj aŭ dezertaj regionoj. Ili manĝas junajn herbojn, kaj iam ankaŭ ŝelon de arbustoj. Somere en varmega kaj seka dezerto ili akiras bezonatan akvon nur el manĝaĵoj. Dum marto kaj aprilo ili sufiĉe viglas kaj serĉas nutraĵon de sunleviĝo ĝis sunsubiro. Tiam ili ĉiutage kapablas rampi pli ol du mil metrojn. Ili rapide grasiĝas pro abundo da nutraĵoj. Ne longe poste ili faras sekskuniĝon. Ili havas malhelbrunan koloron dum gravedeco. Tuj post la sezono de fekundiĝo la getestudoj disiĝas. De marto ĝis majo la testudino demetas ovojn en lumriĉa loko sen kreskaĵoj. Ĝi faras foson kun profundo de ĉirkaŭ dek ĝis dekdu centimetroj per la postaj membroj. Ĝi demetas en ĝin unuafoje du ĝis kvin ovojn, post kelkaj tagoj ankoraŭ du ĝis tri. Iuj eĉ demetas ovojn triafoje. La ovo havas diametron de ĉirkaŭ kvin centimetrojn. La idoj eloviĝas post natura kovado de sesdekkvin ĝis okdekdu tagoj. La kvarunga testudo kreskas malrapide kaj vivas longe. Ĝi maturiĝas en la aĝo de dek jaroj. Tiam ĝia karapaco kongas naŭ ĝis dek centimetrojn. Kiam ĝi aĝas dudek jarojn, la karapaco longas dekkvin centimetrojn kaj kiam ĝi aĝas kvindek jarojn, la karapaco longas dudek centimetrojn. Ĉiujare ĝi aktivadas kelkajn monatojn. Kiam regas trosekeco kaj frosteco, ĝi sin kaŝas en memfarita truo longa du metrojn kun larĝa fino. Ĝi dormas en ĝi ĝis la vetero pliboniĝas. Multaj rabobestoj kaj rabobirdoj kaptas ilin por manĝi, precipe junaj testudoj estas pli facile atakeblaj pro sia mola karapaco.
La kavokarapaca testudo el la ordo de testuduloj kaj familio de testudedoj troviĝas en Junnan kaj Hajnan-insulo de Ĉinio kaj videblas ankaŭ en montregionoj de Tajlando, Birmo, Vjetnamio kaj Malaj-duninsulo.
Ĝiaj antaŭaj membroj havas po kvin ungojn. Inter ĝiaj fingroj ne estas membrano. Ĝi havas paron da brakŝildoj, kaj ĉiuj vertebraj kaj ripaj ŝildoj estas iom kavaj centre.
|