• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-02 16:35:24    
Sirio rifuzis premon kaj promesis kunlabori por eltrovi verecon

cri
La 1-an de novembro, Sirio refoje promesis, ke Sirio komplete kunlaboru kun la Internacia Enketa Komitato por eltrovi verecon de murdo de Rafiq Hariri, post kiam Sekureca Konsilio de UN pasigis rezolucion n.1636 kaj postulis, ke Sirio donu kompletan kunlaboron dum UN enketos murdon de siria eksa ĉefministro. Tamen, Sirio samtempe firme oponis kontraŭ premo de Usono kaj iuj aliaj okcidentaj landoj.

Siria oficiala ĵurnalo "Tishrin" samtage publikigis artikolon kaj diris, ke Sirio laŭeble kunlaboros kun la Internacia Enketa Komitato kaj plenumos sian promeson. Akceptante intervjuon de amaskomunikiloj, siria ministro pri aferoj de migrantoj Bussaina Shaaban klare esprimis la esperon de la siria registaro, ke Sirio eltrovu murdinton kaj verecon per kunlaboro kun la Internacia Enketa Komitato. Tamen siria Ministerio pri Eksteraj Aferoj samtage diris, ke hasta kaj neobjektiva estas la fundamenta enketa raporto prezentita de Detlev Mehlis, respondeculo de la Internacia Enketa Komitato. Tio alportos negativan influon al Sirio, ke Usono kaj iuj aliaj okcidentaj landoj surbaze de la raporto akcelis pasigiton de la rezolucio.

En la sama tago, centoj da siriaj gejunuloj okazigis manifestacion surstrate de siria ĉefurbo Damasko kaj protestis kontraŭ malracia premo kaj kulpigo fare de Usono kaj iuj okcidentaj landoj al Sirio. Kiam ili preteriris la usonan ambasadorejon en Sirio, iuj manifestaciantoj montris sloganojn "Ni ne estas krimuloj kaj teroristoj. Ni bezonas pacon!", "Ni ne bezonas ion kaŝi". Manifestaciantoj esprimis, ke eltrovi verecon de murdo de Rafiq Hariri ankaŭ estas postulo de la siria popolo.

Analizistoj montras, ke Sirio vizaĝas al pli serioza situacio en la politika konflikto kun Usono kaj iuj okcidentaj landoj pri enketo de murdo de Rafiq Hariri. Unue, respondeculo de la Internacia Enketa Komitato Detlev Mehlis en la 31-a de oktobro revenis al Sirio kaj daŭrigis enketon. Laŭ la plej nova rajtigo de UN, Detlev Mehlis povas pridemandi koncernatojn en iu ajn loko kaj en iu ajn tempo. Antaŭ tio, Detlev Mehlis enmetis en suspektan liston Assef Shawkat, edzon de pliaĝa fratino de siria prezidento kaj nunan estron de siria Milita Informa Buroo, kaj Maher Assad, fraton de siria prezidento kaj estron de siria Sekureca Buroo. Detlev Mehlis postulis pridemandi la du homojn. Samtempe, estas eble, ke Detlev Mehlis pridemandos sirian prezidenton Bashar Assad. Tial, se la Internacia Enketa Komitato opinius, ke Sirio ne donos kompletan kunlaboron dum tiu periodo, Sirio alfrontus pli seriozan situacion.

Due, kvamkam la oficperiodo de la Internacia Enketa Komitato estis longigita ĝis la 15-a de la venonta monato, tamen la komitato ne havas multe da restanta tempo. Rezolucio n.1636 pasigita de Sekureca Konsilio de UN rajtigis UN "alpreni pluapaŝan agon". Tial se Usono kaj aliaj okcidentaj landoj ankoraŭ persiste opinius, ke Sirio dum la periodo ne donos kompletan kunlaboron, ili certe akcelus pluapaŝan agon alprenotan de UN, nome, UN plenumos ekonomian kaj diplomatian punon al Sirio por ke Sirio alfrontu pli grandan internacian premon.

Laŭ diro de analizistoj, kvamkam Sirio firme oponas kontraŭ premo kaj kulpigo de Usono kaj iuj okcidentaj landoj, tamen ĝi ankoraŭ sekvos rezolucion de Sekureca Konsilio de UN kaj laŭeble kunlaboros kun la Internacia Enketa Komitato. La 1-an de novembro, siria ambasodoro en Britio Sami Khiyami esprimis, ke siria prezidento Bashar Assad ne malhelpos pridemandon al sia frato kaj edzo de sia fratino, se la komitato elmetos tian postulon. Tamen li ankaŭ montris, ke la komitato devas unue prezenti faktojn por atesti suspektatecon de tiuj homoj.

Evidente, Sirio preparas komplete kunlabori kun la komitato. Sirio povos malstreĉi nunan grandan internacian premon nur ke Sirio kunlaboru kun la komitato kaj eltrovu la verecon de murdo de Rafiq Hariri.